Associació Catalana d'Esperanto


Inici > Ateliero de Esperanto

Ateliero de Esperanto

En la festivalo de la sankta patronino de Barcelono

Comparteix

La pasintan lundon 25-an de septembro 2017, kadre de la festoj de la Mercè, en la Plaça Catalunya de Barcelono, la KEA-anaj instruistoj de ILEI-Cat (sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj) gvidis atelieron de Esperanto. Temis pri fulmokurso havanta tri partojn: unue estis enkonduko de Xosé Conde, poste mallonga kurso fare de nia «hungara» instruisto Viktoro Solé kaj laste, sed ne balaste, Rubeno Fernández okazigis ekzamenon por la ĵusaj komencintoj. La unua sesio okazis je la 12:30h kun 3 partoprenantoj, la dua je la 13:00 kun 6 gelernantoj kaj la tria je la 13:30 kun 7 atentaj ĉeestantoj. Entute 16 homoj, 6 el ili eksterlandanoj, kiuj ĝuis kaj lernis Esperanton samtempe. La ateliero ankaŭ interesis multajn preterpasantojn, kiuj enrigardis.