Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Anna Rosselló forpasis

Anna Rosselló forpasis

Mortis 96-jaraĝa Anna Rosselló, esperantisto kaj defendanto de la minoritataj kulturoj [aŭ minoritatigitaj]. Ŝi tion rakontas en la libro L’Amèrica marginada [Ameriko flankenlasita], verkita kunlabore kun la edzo, Josep Travesset. Ŝi diras : "Tuŝitaj de nia rifuzo fronte maljustecon, kaj sentemaj al nacia problemo de nia popolo, ni ŝmiris plenkolore, sur klapo de la pordo, kvar ruĝajn tirojn de peniko... sangkoloraj... [aludas la katalunan flagon] kaj samtempe tuŝitaj de universala solidareco, ni desegnis la stelon de la lingvo internacia kaj la frazon « Esperanto parolata »."

Tiel videblas en la aldonita bildo, publikigita en la citita libro.

Vi trovos pliajn informojn en la blogo de nia kolego Joan Inglada, Anna Rosselló kaj Josep Travesset ĉe Abya Yala – la marĝenita Ameriko.

JPEG - 1.5 Mb