05/02/2017

Aitor Arana en Barcelono

targeto-ona17_opt_1_.jpg

Kadre de la celebrado de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo , Kataluna Esperanto-Asocio invitis la verkiston Aitor Arana (Legazpi, 1963) al Barcelono Aitor Arana (Legazpi, 1963), kie li prezentos sian vivsperton kiel verkisto, tradukisto kaj filologo.

Interalie, Arana estas la aŭtoro de impona Esperanta-eŭska / eŭska-Esperanta vortaro, publikigita fine de 2015. Temas pri unu el la ĉefaj dudirektaj eŭskaj vortaroj, nur komparebla, en kvalito kaj vasteco, al la jam ekzistantaj en kelkaj naciaj lingvoj, kiel la hispana, franca aŭ angla. Tiun taskon postulis al la aŭtoro 29-jara sindediĉo.

Aitor Arana ankaŭ tradukis diversajn verkojn de la originala eŭska literaturo en Esperanton, ekzemple la klasikan “Memoraĵoj de Eŭska Bovino” de Bernardo Atxaga. Krome, li estas gravaj fakulo pri eŭsklingva filologio, temo pri kiu li amase publikigis, interalie studojn kaj komparojn de la diversaj dialektoj. Fine, Aitor Arana estas elstara verkisto en la eŭska, pro kio li ricevis multnombrajn premiojn, ĉefe pri porinfana kaj porjunulara literaturo.

La prezento de lia Esperanta-eŭska / eŭska-Esperanta vortaro okazos en la Llibreria Ona (Str. Gran de Gràcia, 217) la venontan sabaton 18-an de februaro je la 19h00.

arana2.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj