16/07/2024

La Centro pri Dokumentado de Esperanto en Subirats jam estas malfermita

La pasintan 6-an de julio 2024 okazis la inaŭguro de la nova Centro pri Dokumentado de Esperanto en la municipo de Subirats (Alt Penedès). Sepdeko da homoj ĉeestis la aranĝon, organizita de la Urbestraro de Subitats kaj Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) en la Placo de l’u d’Octubre de Sant Pau d’Ordal.

La evento komenciĝis per parolado de la loka Skabeno pri Kulturo, Fèlix Mallofré, kiu bonvenigis la ĉeestantojn. Poste li mallonge prezentis la projekton kaj cedis la vorton al Jordi Rodó, direktoro de Quaderna, kiu kune kun Bildi estis la firmao kiu dezajnis la ekspozicion pri Esperanto lokita ene de la Urbodomo. Rodó klarigis la kriteriojn de selektado kaj konstruado de la ejo, rimarkante ĝian specifaĵojn.

Siavice la prezidanto de la Kataluna Esperanto-Asocio, Alfons Tur, prelegis pri la graveco de Sant Pau d’Ordal kaj Subirats en la historio de esperantismo en Katalunio. Li ankaŭ parolis pri Esperanto kiel lingvo de movado kaj idearo, kiuj nuntempte daŭre vivas, nialande kaj tutmonde.

Poste Carme Hernández, nepino de la fondinto de la iama Muzeo de Esperanto, Lluís Hernández Yzal, rakontis la vivhistorion de sia avo kaj parolis pri la graveco kiun kolektado kaj Esperanto havis en lia vivo kaj de lia edzino, Teresa Massana. Ŝia parolado ankaŭ depostulis la rolon de la inoj ene de familio kaj de la esperantista movado entute, kutime preskaŭ forgesita.

Finfine, la Urbestro de Subirats, Moŝto S-ro Jaume Domènech, finigis la oficialan parton de la evento kaj deklaris oficiale inaŭguritan la Esperanto-Spacon de Subirats. Tujsekve Enric Pineda recitis la poemon “Acollida”, katalunlingva traduko fare de Ferriol Macip de la poezio “Akcepto” de Frederic Pujulà, kiu estis la himno de la 5-a Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono (1909). Poste Xavier Rodon kaj Mar Navarro muzike interpretis la saman pecon esperante.

La evento finis per manĝeto konsistanta el kataluna ŝaŭmvino el Penedès (cava) kaj Ordal-aj persikoj, kaj libera vizito al la Spaco Esperanto. Post la somera paŭzo, la 28-an de septembro, la 26-an de oktobro kaj la 23-an de novembro, ekde la 11 ĝis la 13 horoj la Centro estos libere vizitebla. La vizito sin kompletigos kun la Esperanta Itinero, kiun oni povas sekvi libere per aŭdpriskriboj tra diversaj lokoj de Sant Pau d’Ordal. Ekde januaro 2025 la Centro malfermiĝos regule ĉiumonate ĉiun kvaran sabaton.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj