17/11/2015

Du novaj filmoj aldoniĝis al la digitala biblioteko de archive.org

Danke al tiu aldono jam estas 9 la filmoj publikitaj en la tutmonda digitala biblioteko archive.org fare de nia asociano Lluís Batlle. Ĝi inkludas ankaŭ aliajn sep raportojn de la 36-a Kataluna Kongreso de Esperanto ( kaj 1-a Okcitana), okazinta en Salardu (Arana valo) en 2013. Kelkaj filmoj estas katalunlingvaj, aliaj okcitanlingvaj kaj aliaj en Esperanto.

Nuntempe disponibles la jenaj filmoj:

Carles Vela-Historiaj eventoj de la jaro 13 (en esperanto)

Ferriol Macip-Okcitanio, nevidebla landó (en esperanto)

Jacme Tupiac-Okcitanismo kaj kontraŭokcitanismo (en esperanto)

Jusep Lois Sans-Lingva politiko en Arana Valo (en la okcitana)

Lluís Batlle-Instituto de Nova Historio (en esperanto)

Rafa Blanco-Introduko en la eŭskan lingvon (en esperanto)

Teresa Marbà-Malfarante la lingvon (en la kataluna)

Victor Solé-Mansignado (en esperanto)

Xavi Alcalde-Unua mondmilito (en la kataluna)

La ligilo al la menciitaj filmoj estas la
jena.

Kunhavi

[sharethis-inline-buttons]

Arĥivo de novaĵoj