Pasintvendrede, la 21-an de februaro, Goro Christoph Kimura prelegis en Esperanto dum la labortago pri «Lingva Teritorieco» ĉe la filologia fakultato de la Barcelona Universitato. Goro Kimura estas prestiĝa profesoro pri lingvistiko en la Sophia Universitato de Tokio kaj ankaŭ aktivulo por la lingvaj rajtoj de surdaj homoj kaj de pluraj agadoj ekologismaj, pacifismaj kaj kontraŭmilitarismaj en Japanio. La diskutforumo enkadriĝis en interkonsento por kunlaboro inter la kataluna universitato kaj kelkaj el la ĉefaj japanaj universitatoj. Oni devas elstarigi, ke la tri aliaj japanaj lingvistoj partoprenintaj ankaŭ elektis por siaj intervenoj lingvojn aliajn ol la propran kaj la anglan, precize: la francan, la okcitanan kaj la katalunan. Nu, ni trompas neniun dirante, ke profesoro Kimura, per la internacia lingvo, estis kiu pli flue kaj senafekte sin esprimis. Ni ankaŭ trompas neniun dirante, ke la plimulto de la ĉeestintoj, kiuj plenigis la (por tiu okazo tro malgranda) «instruista ĉambro» estis esperantistoj.
En sia prelego, profesoro Kimura prezentis noveman vidpunkton pri la kapabloj de minoritataj aŭ minorigataj lingvoj dum situacio de kreskanta deteritoriiĝo. La japana lingvisto, fakulo en la studado de lingvaj pejzaĝoj en la urboj (kiuj ili spegulas sed ankaŭ kreas), klarigis unue la specialan lingvan situacion en la landlima regiono inter Germanio kaj Pollando. Li prenis la ekzemplon de Frankfurto ĉe Odro –urbo en Brandenburgio, en la orienta parto de Germanio– kaj pola urbeto Słubice, ĉe la alia flanko de rivero Odro. Fakte, ambaŭ urboj estis nur unu antaŭ la Dua Mondmilito. Nun, kaj ekde la fino de la Malvarma Milito, tre oftas la komercaj interŝangoj inter loĝantoj el ambaŭ flankoj de la rivero, kaj tio okazigis kuriozan dulingvan pejzaĝon en la strataj inform-signoj kaj vendejaj reklamiloj… malgraŭ la germana iom superregas. Alivorte, la konata principio de teritorieco laŭ kiu al ĉiu teritorio apartenas nur unu lingvo, en la kazo de la landlimo inter Germanio kaj Pollando estas pli kaj pli nebula.
Due, Goro Kimura prezentis la aferon de la soraba, slava lingvo proksima al la pola kaj la ĉeĥa kiu ankoraŭ nun pluvivas en la germana regiono de Sorabio, malgraŭ ke kun lingvaj uzoj tre specifaj, similaj al tiuj de la okcitana: ĝia publika videbleco estas preskaŭ simbola kaj ĝi estas ekster kerna regiono pli parolata en kulturaj asocioj ol ene de familioj. Tio evidentigas, ke la principo de teritorieco rilate al la soraba lingvo estas, ĝenerale, tre malpreciza. Krom la procedo de anstataŭiĝo per la germana kiu la soraba historie suferas, nun ĝi estas ankaŭ minacata per la ĉeesto de la pola. Tamen, la esplorado de la japana lingvisto montras, ke lastatempe oni identigis kelkajn uzojn de la soraba kiel pontlingvo kun najbaraj slavaj popoloj. Precize, la turismaj oficejoj ambaŭflanke de la landlima regiono konsideras pli kaj pli la uzon de la soraba en ĝiaj materialoj, ĉar temas pri lingvo komprenata por la tiuregionaj lokanoj kaj por polaj aŭ ĉeĥaj vizitantoj. En la okazo, ke tiu uzo firmiĝus kaj disvatiĝus al aliaj sociaj areoj, ĝi povus doni novan impeton al la soraba lingvo.
La konkludo de profesoro Kimura estas tre esperiga por la estonto de lingvoj minoritataj aŭ minorigataj, ĉar oni devas pensi, ke multaj el ili troviĝas ĝuste en landlimaj teritorioj kaj, pro tio, ili havas la kapablon roli kiel pontlingvojn en malsamaj sektoroj de la ekonomia vivo de najbaraj komunumoj.
La prelego de Goro Kimura estis tuj-tradukita en la katalunan de esperantisto kaj okcitanisto Ferriol Macip. La diskutforumo lasis por la memoro plurajn anekdotojn kuriozajn por la esperantistaro. Ekzemple, kelkaj ĉeestintoj elstarigis je la fino la agrablan senson rekte kompreni la ironion simpatian kaj kutiman en prelegoj de la japana lingvisto, dum la cetero de la ĉeestintoj devis atendi kelkaj sekondoj, ĝis la traduko. Aliaj substrekis la «etan finan venkon», kiu signifis en la mondo de la kataluna lingvistiko, ke unu el la ĉefaj nuntempaj japanaj lingvistoj, fakulo inter aliaj aferoj pri la emerĝa kaj plurfaka areo de la lingva justeco, elektis ĝuste la internacian helpan lingvon por prelegi ĉe ni. Ĉar, kontraŭ kion oni povus imagi, en filologiaj fakultatoj (ankoraŭ) ne estas kutima la ĉeesto de Esperanto kiel lingua franca por la scienca diskuto.
Kiel rezulto de la labortago, la Studgrupo pri Minacataj Lingvoj (GELA laŭ katalunaj sigloj) de la Barcelona Universitato eldonos kvinlingvan libron en la japana, Esperanto, kataluna, okcitana kaj franca.
La prelego de Goro Kimura estis tuj-tradukita en la katalunan de Ferriol Macip. Foto @stratozam