29/12/2016

Vizito al Norvegio

La pasintan someron mi vojaĝis al Oslo (Norvegio) kaj kontaktis la Norvegan Esperantan Ligon por renkonti ilin. Dum mia restado tie (ekde la 19-an ĝis la 21-an de aŭgusto) okazis festivalo de la kulturoj de enmigrintoj nomita “Mela”, kie la Norvega Esperanta Ligo starigis informbudeton. En tiu festivalo oni povis viziti budojn de neregistaraj organizoj, ĝui koncertojn kaj gustumi ekzotikajn kaj bongustajn manĝaĵojn el la tuta mondo.

Mi vizitis la budon de la Norvega Esperanta Ligo kaj parolis kun Douglas Draper, sekretario de la Esperanta-klubo de Oslo. En sia budo ili havis informon pri la esperantaj lingvo kaj movado, pri Norvegio kaj ankaŭ ludon por lerni la nombrojn en Esperanto.

Mi faris kelkajn fotojn dum mia vizito… kaj surprizo! la Norvega Esperanta Ligo uzis unu el la fotoj por la frontpaĝo de la kvina numero de sia gazeto “Norvega Esperantisto”.

Mi estas tre feliĉa de la kontakto kun ili kaj de mia apero en sia gazeto. Memoru, kara leganto, se vi iam vizitas Oslo ne dubu kontakti la norvegajn esperantistojn kaj viziti la “Mela” festivalon. Ambaŭ indas koni kaj viziti.
0001-2.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj