24/01/2012

Somera semajno post la Tragika Semajno

Imatge: Cartell del V Congrés Universal d’Esperanto del 1909, obra d’Apa (pseudònim del dibuixant  Feliu Elies).

Imatge: Cartell del V Congrés Universal d’Esperanto del 1909, obra d’Apa (pseudònim del dibuixant Feliu Elies).

La dua ekspozicio aranĝita de la Esperanto-Muzeo en Subirats –la unua estis “Un recorregut per la literatura en esperanto” [itinero tra la literaturo en esperanto] ankoraŭ nun vizitebla- daŭre celas sinteze valorigi la gravan esperanto-fonduson el Subirats kaj igi ĝin pli facile alireblan.

La celo estas duobla: unuflanke, diskonigi ĝenerale la gravan kulturan heredaĵon kiun la muzeo entenas, proponante ĝin al studemuloj au simplaj interesitoj; al ĉiuj kiuj interesiĝas, ĉu spontaneaj preterpasantoj ĉu tiuj kiuj partoprenas la gvidatajn vizitojn organazitaj de la Patronaro de Turismo de la magistrato Subirats dum semajnfinoj kaj festotagoj. Aliflanke la celo estas pledi, kadre de kampanjo iniciatita antaŭ pli ol 4 jaroj, por la starigo de magistrata biblioteko kies specifa kaj elstara valoro estas ĝia Esperanto-havaĵo.

La ekspozicio “Somera semajno post la Tragika Semajno” montras diversajn materialojn, kelkaj el ili devenas el arĥivoj kaj el ĝeneralaj dokumentoj sed plimulto venas el la muzea bretaro. Temas pri tekstoj, fotoj, poŝtkartoj, libroj, eldonaĵoj, ktp de la okazaĵoj de tiu grava kongreso de la jaro 1909 kaj de ĝia historia kunteksto en kiu ĝi estis aranĝita, la perturba periodo de la jarcentŝanĝo hispana, kiam Barcelono estis konata kiel “La urbo de la bomboj”, scenejo de revolucia publika malordo, bojkoto (kiel ekzemple la afero de la anarĥiisto Rull, igita polica informanto sed kiu lokigis bombojn por ĉantaĝi la autoritatojn) kaj fine bruligemuloj kaj antikerikaluloj: jen la Tragika semajno. Ĉio ĉi provokis la falon de la konservativa registaro de Antoni Maura en la monarkisma Hispanio.

En tiu skuita kaj tumulta socia situacio, la 5a Universala Kongreso pendis de hareto, sed finfine ĝi povis okazi. Eble danke al la insisto de la burĝonanta politika katalunismo, kiu engaĝiĝis en ties organizo de antaŭ pli ol unu jaro pere de la figuro de Frederic Pujulà i Vallès (kies partopreno estis decida por ke jaron antaŭe en la UK de Dresden la internacia esperantistaro, kun D-ro Zamenhof ĉekape, elektis Barcelonon kiel kongresurbon). Sed estis ankaŭ klopodo reakiri pacan bildon de la kataluna ĉefurbo post la Tragika semajno. Tiu klopodo estis rifuzata de la popola esperantistaro, ĉefe el la anarĥiisma medio, kaj oni eĉ postulis rektan nuligon de la kongreso pro la okazintaĵoj, kies fina rezulto estis la subpremo de la hispana armeo. Tiam estis arestita, kelkajn tagojn antaŭ la kongreso, la polemika kaj vera propeka kapro de la Tragika semajno Francesc Ferrer i Guàrdia, ekzekutita post sengarantia juĝado.

En la formala aspekto, tiu ekspozicio sin prezentas al la publiko konvencie kaj didaktike (katalune kaj esperante) kaj ĝi estas aranĝita kvazaŭ la vizitanto troviĝus antaŭ granda libro malfermita kies paĝoj difinas kvinpintan verdan stelon. La diversaj kunvokoj de la tiama aranĝo spegulas la tuton de la ekspozicio i.a. el la paĝoj de la tiam ĵusbakita ĵurnalo La Vanguardia, la sola ĵurnalo pluvivanta. Ĝi informis akurate pri la protokolaj, kongresaj kaj amuzaj agadoj de la samideanoj. Eltiraĵoj de la tiama barcelona urbo-plano permesas lokigi la programerojn, lokoj kies nuntempa aspekto estas tute alia.

Rilate al argumenta enhavo oni povas kompari novajn kaj malnovajn bildojn, la antaŭajn tumultojn laŭ la vidpunktoj de la ĝeneralaj ĵurnaloj kaj de la satira gazetaro, oni povas aŭdi sonorajn dokumentojn, danke al la kunlaboro de la pianistino Montse Ríos. Du ceteraj dokumentaj ekspoziciaĵoj, unu pri la Internaciaj Floraj Ludoj , kaj alia pri la ĉefa teatra programero de la kongreso Mistero de Doloro, verko de la kataluna dramisto Adrià Gual, reliefigas la tezemon de la ekspozicio.

Baldaŭ, post la inauguro, eblos virtuale viziti la ekspozicion danke al la kunlaboro de la fotisto Jordi Munné pere de lia 360º panorama teĥniko.

Bildo: afiŝo de la Vª UK de 1909 , verko de Apa (kaŝnomo de la desegnisto Feliu Elies).

================================================================

NOTA: La malfermo de la ekspozicio okazos sabate la 28an de januaro je la 12a en la Muzeo (strato Zamenhof, 12 de Sant Pau d’Ordal). Dum la aranĝo prelegos la historiistoj Francesc Poblet kaj Antoni Dalmau.

================================================================

[Rilata enhavo: Libro El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona / La Universala Kongreso de 1909 en Barcelono de Francesc Poblet i Feijoo
->http://esperanto.cat/web/El-Congres-Universal-d-Esperanto?lang=ca
]

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj