11/08/2011

Somera Esperanto-Studado en Nitra, Slovakio

Jam okazis la kvara malvirtuala renkontiĝo organizita de Lernu! en la belega historia slovaka urbo Nitra, 80 km oriente de Bratislavo, de la 30a de julio ĝis la 7a de aŭgusto. Entute partoprenis 189 homoj (la sama kvanto kiel en la antaŭa jaro) kaj ĉeestis 12 katalunoj (inter ili 4 KEAanoj) kaj homoj el aliaj 27 landoj.

Okazinta en la Universitato Konstatino la Filozofo, la aranĝo same kiel en la antaŭaj jaroj, baziĝis sur lernado de la lingvo. Ĉi-jare estis kvin klasĉambroj (unu pli ol pasintjare) laŭ la oficialaj niveloj A1, A2, B1, B2 kaj C1. Krome estis ankaŭ interesega kurso por instruontoj nomita Flugiloj de Interkultura Vento.

Matene estis instruado kaj posttagmanĝe diversaj allogaj agadoj: prelegoj pri malsamaj temoj (lingvoj, informadiko, tarokaj ludkartoj ktp), mallongaj kursoj pri lingvoj, dancado kaj kantado, kaj konversaciaj rondoj. Ankaŭ estis eksursoj al kelkaj mirindaj slovakaj urboj. Post vespermanĝo, koncertoj de tradicia slovaka muziko, La Perdita Generacio, Julián Hernández kaj Asorti amuzis la homojn.

Kiel kutime, la manĝaĵoj ne estis tro luksaj (plejparte temis pri terpomo kun terpomoj), la vetero sufiĉe malvarma sed la etoso ja estis bonega.
Dum la Internacia Vespero katalunaj reprezentantoj organizis 10-homan ĥoron kun gitaristo kaj, laŭ la iniciato de nia samasocianino Dolors Godoy, kantis laŭ tri voĉoj la havankanton “El meu avi” [Mia avo] post klarigi la originon kaj la signifon de la kanto.

ses.jpg

La instruistoj estis Stano Marček, Nina Pietuchowska, Dalia Pileckiené, Petra Smideliusz, Márta Kovács kaj la instruistoj de Flugiloj de Interkultura Vento estis Radojica Petrovič, Xosé Conde kaj Julián Hernández. La instruista teamo estas sufiĉe bona kaj laboras en bona kunordigado. Oni povis konstati kiel la instruistoj bone aplikas la studatajn metodojn en Flugiloj. Nur unu instruisto havis malnovegan enuan instrusistemon, kiu tute ne kongruis kun la aliaj. Estas espereble, ke la SESaj respondeculoj plibonigos tiun tiklan punkton venontjare. Ankaŭ oni devus dorloti iomete pli la verajn komencantojn, ĉar posttagmeze ili fojfoje sentis iomete forlasitaj, kiam ne estis aranĝo por ili, ĉar ili ankoraŭ ne bone komprenas la prelegojn aŭ kursojn por komencintoj kaj progresantoj, kaj pro tio, ili ne malofte falis en krokodilaj rondoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj