28/06/2014

Siru Laine intervjuita de ‘El Periódico’

Pasintdimanĉe, la ĵurnalo El Periódico de Catalunya publikigis intervjuon de Siru Laine, 27-jara finna lingvisto, kiu translokiĝis al Barcelono antaŭ kelkaj monatoj por labori en multnacia tradukkompanio.

Siru partoprenas ĉiumarde en niaj esperantaj konversaciaj rondoj en la trinkejo El Bar del CAT. Ŝi kapablas konversacii almenaŭ en dudek lingvoj, kaj ŝia pasio estas lingvistiko.

En tiu intervjuo, Laine parolas pri Esperanto kaj pri la granda socia agado kiun ŝi havas per la internacia lingvo. Tamen, elstarindas ŝia defendo al plurlingvismo kaj al minorigitaj lingvoj kiuj “estas tiel gravaj kiel la plej parolataj kaj malfermas pli da pordoj ol oni povas imagi”.

foto.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj