13/03/2015

Simpozio pri lingva justeco

La pasintajn 2an kaj 3an de marto okazis en Berlino simpozio pri lingva justeco, organizita de la esplorgrupo pri ekonomio kaj lingvoj de la Humboldt-universitato, kies anoj estas Bengt-Arne Wickström, Michele Gazzola kaj Torsten Templin.

La aranĝo kunigis sepdekon da spertuloj el la kvin kontinentoj. La diversaj prelegoj montris, ke lingva justeco estas emerĝa esplorkampo kie renkontiĝas diversaj akademiaj fakoj. Tiusence, por kapti la diversajn prezentitajn perspektivojn, sekvas kelkaj ekzemploj pri la prezentitaj laboroj: analizo de la (malegala) scipovo de la angla en Eŭropa Unio kaj kiel ĝi koncernas la demokratian kvaliton de la eŭropaj institucioj kiam ili laboras nur tiulingve; defendo de la lingva diverseco kiel nedisigebla komplemento de la mankoj en la lingva merkato bazita sur la leĝo pri ofertado kaj mendado; analizo de la lingvaj politikoj de la regno de Havajo konsekvence de koloniigo; statistika studo pri la efikoj de la lingvomerĝa leĝo en la kreskado de la socia kohereco en Katalunio; alia statistika studo pri la (pozitiva) rilato inter la lernado de la kataluna kaj la salajro de la homoj; esploro pri la rolo de lingvo kiel elemento de povo de la ŝatoj, mola sed ankaŭ malmola; komparo de la malsimilaj roloj de la denaskaj esperantistoj rilate al denaskaj parolanto de naciaj lingvoj; diversaj analizoj pri la defioj kiujn alportas inmigrado rilate al la lingva justeco; oni ankaŭ prezentis socilingvajn esplorojn pri la situacioj en diversaj landoj, kiel ekzemple Sudano, Barato, Finnlando, Rumanio, Kroatio, diversaj rusiaj respublikoj kaj kelkaj landoj el la sudsahara Afriko. Eĉ estis programero pri historia analizo de la lingva reĝimo ĉe Ligo de Nacioj.

Koncerne al la katalunaj reprezentantoj, elstaras la ĉeesto de ekonomiistoj kiel Ramon Caminal de la scienca esplorcentro CSIC kaj Antonio di Paolo de la Universitato de Barcelono, de la profesoro pri lingvistiko Rubeno Fernández kaj de la politikologo Xavier Alcalde. Eĉ se la laborlingvo estis la angla, unu el la aparteco de tiu akademia aranĝo estis, ke la podiuloj havis la eblecon prelegi en aliaj kvin lingvoj: germana, hispana, itala, franca kaj Esperanto. Oni antaŭvidas ke tiu evento okazos ĉiun duan jaron.

La simpozio havis la subtenon, i.a., de Esperantic Studies Foundation.

640px-Front_Humboldt_Universit%C3%A4t.JPG

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj