Kataluna Esperanto-Asocio


Hejmpaĝo > Privateco

Privateco

  • Kategorio: 
Diskonigu

Obeante la Ĝeneralan Regulon pri Daten-Protektado 2016/679 de la Eŭrop-Unia Parlamento de la 27 de Aprilo de 2016 (RGPD). Tial, ni nun konformigas nian agadon al tiu regulo, ni sciigas al vi viajn rajtojn pri daten-protektado.

  1. La respondeculo de la pritraktado de viaj datenoj estas Associació Catalana d’Esperanto (KEA), kun NIF G58338567 kaj leĝa sidejo en Hotel d’Entitats Can Guardiola, strato Cuba n-o 2, 08030 Barcelona, telefono +34 937163633, retpoŝtadreso „kea” en la domajno „@esperanto.cat”, retadreso www.esperanto.cat.
  2. La celo de la pritraktado estas administri nian rilaton kun asocianoj, ĉefe la enspezon de kotizoj, la rilaton kun mondonacantoj kaj partoprenantoj en niaj agadoj (kongresoj, kursoj, ktp), viajn mendojn kaj abonojn, kaj pli ĝenerale la informado pri niaj agadoj kaj kampanjoj.
  3. La juraj bazoj de la pritraktado estas nia laŭleĝa intereso kaj via libera konsento, kiun vi povas nuligi kiam ajn. En niaj aliĝiloj estas markitaj la informoj kiujn ni nepre bezonas por plenumi la servon de vi petatan.
  4. Se vi havas personan retpoŝtokonton ĉe nia domajno esperanto.cat, sciu ke, malkiel Gmail kaj aliaj grandaj provizantoj de retpoŝto, ni ne inspektas vian poŝton por fari profilon de vi kaj viaj preferoj nek por vendi ĝin al entreprenoj.
  5. Ni ne transdonas viajn datenojn al aliaj, ĉu en Eŭropa Unio aŭ ekstere, ankaŭ kiam vi uzas nian mendo-servon Perado.
  6. Ni konservas viajn datenojn sub sekura protekto, kaj ili estas alireblaj nur al tiuj bezonantaj ilin por plenumi niajn servojn.
  7. Ni konservas viajn datenojn nur dum ni bezonas ilin por plenumi niajn servojn kaj havas vian konsenton por tio, kaj forviŝas ilin kiam via rilato kun ni finiĝas, aŭ enarĥivigas ilin dum la tempo bezonata por plenumi niajn leĝajn devojn, kaj ne pli longe.
  8. Vi havas la rajtojn aliri viajn datenojn kaj ricevi kopion de ili por scii kiujn ni havas de vi, korekti ilin, peti ilian forigon kiam la kialo de ilia kolekto kaj pritraktado malaperis, peti limigon de ilia traktado kaj, en la kazo de via persona poŝto ĉe esperanto.cat, la rajton ricevi ilin en portebla formo.
  9. Por ekzerci tiujn rajtojn, kontaktu nin ĉe la retpoŝtadreso „membroservo” ĉe la domajno „@esperanto.cat” aŭ ĉe la poŝtadreso de KEA. Se vi ne estos kontenta pri nia reago, vi povos plendi ĉe la hispana agentejo pri datenprotektado.




Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33