23/11/2014

Oficialaj ekzamenoj en Tuluzo la 30an de majo

Se vi deziras oficialan diplomon, kiu atestos vian scipovon de Esperanto, vi havas okazon ekzameniĝi la 30an de majo (sabato) en Tuluzo (Okcitanio).

Temas pri la oficialaj ekzamenoj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj okazos laŭ la niveloj B1, B2 kaj C1.

La aliĝilo estas jam plenigebla sur: http://edukado.net/alighilo?id=2015TU-FRTU

Estas multaj eblecoj veturi al Tuluzo el Barcelono kaj el aliaj katalunaj urboj. La plej komforta estas la rapida trajno, rekta el Barcelono al Tuluzo ekde 39 eŭroj. kaj la plej malmultekosta estas buso. Eĉ estas busoj kontraŭ unu eŭro.

tuluzo.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj