05/01/2014

Nova retejo de Biblioteko Molera

biblio_molera.jpg

Grava posedaĵo de la esperantistaro estas sendube iliaj bibliotekoj. Bonŝance, ni katalunoj povas ĝui du el la plej gravaj: Museu d’Esperanto de Subirats en Sant Pau d’Ordal kaj Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals en urbeto Moià. Tiu ĉi lasta familia biblioteko havas nun renovigitan kaj enhavplenan retejon, kiu baldaŭ iĝos trilingva.

La paĝaro celas esti vigla kaj konatiĝi al esperantistoj tutmondaj kun la enhavo de la bibliotekaj bretaroj. Iom post iom, Biblioteko Molera skanados kaj alŝutos specimenajn numerojn el ĝia gazetaro, la ĉefa parto de la kolekto kunigita de Ramon Molera (1922-1983) kaj daŭrigata de lia filino Ana María.

La unua gazeto prezentata en la retejo estas Kolektado. Temas pri tre humila periodaĵo aperinta inter 1978 kaj 1982, sed ĝi estis iamaniere la ĝermo de la tre grava bibliografia laboro de Rondo Takács.

Biblioteko Molera enretigos la plenan kolekton de Kataluna Esperantisto. La unua epoko (1910-1917) jam estas atingebla kaj baldaŭ aperos ankaŭ la ceteraj. Enhavtabeloj, suplementoj pri literaturaj konkursoj kaj kongresoj aŭ aldonita bulteno de grupo Barcelona Stelo ankaŭ povas esti legataj aŭ elŝutataj.

Aliaj indaj eroj estas la serĉebla katalogo kaj la sekcio «El nia biblioteko». En tiu ĉi lasta aperos ne nur bitigitaj gazetoj, sed ankaŭ aliaj objektoj el la biblioteko: afiŝoj, reklamiloj en esperanto, poŝtmarkoj, ktp.

Nu, por esti informita pri la novaj aldonoj oni povas sekvi Bibliotekon Moleran en sociaj retejoj Facebook kaj Twitter.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj