Kataluna Esperanto-Asocio


Artikoloj

Hejmpaĝo > Eldonaĵoj > Artikoloj > Miquel Pedrola. De vestiĝo al memoro

Miquel Pedrola. De vestiĝo al memoro

Klarigaj tekstoj de la eksposizio

  • Kategorio: 
Diskonigu

de Dani Cortijo

1. La vestiĝo

En jaro 2008a juna historiisto 25-jaraĝa (Dani Cortijo) serĉis kuriozajn historiojn pri Barcelono por enretigi ilin en sia blogo. Dum intervjuo en televido, la ĵurnalisto Rafel Luján diris al li ke la forpasinta Josep M. Huertas Claveria iam priparolis lin pri ekzisto de literoj preskaŭ forviŝitaj en strato ĉe la marborda kvartalo Barceloneta. Ili memoris, ke dum la Hispana Enlanda Milito oni dediĉis tiun straton por juna najbaro, kiu mortis dum la unuaj militmonatoj.

La malkovro

La rakonto ŝajnis interesa kaj tuj Dani kaj lia kunulino decidis trairi ĉiujn stratojn de Barceloneta ‒kamerao-ĉe-mane‒, serĉante ion, kio ŝajnu malnovan pentraĵon.

Transirante la angulon de la strato Sankta Mikaelo kaj la strato Escuder, en malnova domo antaŭe enkrakita kaj poste forbruligita, ili duondistingis ion strangan.

Inter malpuraĵoj kaj grafitioj, oni preskaŭ povis legi familinomon : « Pedrola ». Ĉi-momente neniu konsciis pri tio, sed tiam ekis vera aventuro.

Pro la malkovro, demandoj elfluis :

  • Kiu estis Pedrola ?
  • Kian vizaĝon li havis ?
  • Kiel li mortis ?

Komenca rapida traserĉo donis neniun rezulton ; tuj Dani petis helpon de aliaj historiistoj kaj al siaj iamaj universitataj profesoroj.

Unuaj spuroj

Andrew Durgan, Pelai Pagès kaj Wilebaldo Solano (malnova kompano de Pedrola) donis unuajn spurojn. Pedrola estis juna aktivulo de POUM [Laborista Partio de Marksista Unuiĝo], kiu mortis en la aragona batalfronto. Ili ankaŭ havigis bibliografion pri la temo. Unuamomente ĉi tiun historion oni aldonis al listo de temoj pritraktotaj, kiam oni disponos pri libera tempo.

Ĉu vi sciis ke…

Dum la 2a Respubliko kaj la Hispana Enlanda Milito la nomojn de diversaj stratoj de Barcelono oni referencis al gravuloj kaj simboloj de la respublikismo kaj la laborismo. Antaŭ ol pendigi oficialajn ŝildojn, oni ofte alskribis la nomojn rekte sur la fasadoj. De ĉi tiuj pentritaj ŝildoj la sola konata antaŭ la nova malkovro estis tiu de la « Placo de la nekonata Milicano », ĉe la nuna Placo de Sankta Jozefo Oriol.

2. La batalo

Iam, preterpasante antaŭ la domo de la strato Sankta Mikaelo, Dani malkovris, ke antaŭ ĝi estis skafaldo kaj ke oni mason-laboris ene. La pentraĵo ne plu estis videbla.

Restis unu sola ebleco : klopodi por haltigo de la konstruado per ĉiuj eblaj rimedoj.

La labor-responsulo trovis la historion tre interesa, supreniris la skafaldon kaj mirakle la literoj ankoraŭ estis sendifektaj. Li diris, ke li kapablis protekti dum malmultaj tagoj, sed ke li bezonis, ke la Magistrato permesu al li savi ilin.

La afero ŝajnis facila kaj certe oni nur devus trovi facilaĵojn, ĉar savante la literojn la urbo gajnus novan historian diskonigindan punkton.

Oni sendis diversajn retpoŝtmesaĝojn al malsamaj urbaj entoj por atentigi ilin pri la afero, kaj oni petis helpon al historiistino M. del Pino Suárez, najbarino loĝanta en strato Sankta Mikaelo kaj forte engaĝita en la kvartala vivo.

La manifesto

Iom poste, kaj danke al la perado de Del Pino, kelkaj kvartalaj asocioj aranĝis rendevuon en Placo de la Barceloneta serĉante subskribi kunigan apogmanifeston. Ne havante kunvenejon, pastro Pau cedis salonon de la Paroko de Sankta Mikaelo de la Haveno kaj eĉ li partoprenis aktive en la kunveno apogante la tutan aferon.

La forlaso

Kiam ĉio ŝajnis favori al sukceso, oni malkovris, ke malfeliĉe dum la restaŭrado de la konstruaĵo, oni faligis la farbtavolojn, kiuj kovris la literojn kaj sekve ĉi tiuj estis sen protekto, kaj tio en epoko kiam en Barcelono pluvegis torente.

M. del Pino dum monatoj denuncadis tian forlason, telefonante insiste al la Distrikto de Ciutat Vella [Barcelona centra distrikto] kaj al la magistrata ofico de Urba Pejzaĝo. La respondo estis ĉiam la sama : estis malakordo pri la restaŭrado de la tuta konstruaĵo kaj oni paralizis ĉion.

Dani, Del Pino kaj aliaj najbaroj de Barceloneta denuncis la aferon ĉe Publika Aŭdienco de Ciutat Vella ricevante ekzakte la saman respondon. Poste, oni aldonis ke ne estis buĝeto por restaŭri la ŝildon.

Disvastigo kaj restaŭro

Ĉi-momente, la najbararo agadis : oni kolektis subskribojn petante ke la restaŭro de la pentraĵo estu prioritata preter la rezulto de la juĝ-proceso pri la restaŭrado de la tuta konstruaĵo.

La premo efikis kaj fine la magistrata ofico de Urba Pejzaĝo havigis privatan financadon por plenumi la restaŭradon. Kiam la restaŭro ekis, oni avertis neniun engaĝitan en la kampanjo, sed toloj apud la fasado atentigis ĉiujn kaj startis klopodojn por kvartala omaĝo kiam restaŭro finos.

Oni avertis la amaskomunikilojn kaj tiam ekis unu el la plej interesaj partoj de ĉi tiu historio : la familio Pedrola aperis surscene.

3. Kiu estis Miquel Pedrola ?

Kontraste kun multaj de liaj najbaroj, Pedrola ne vivis malriĉege. Lia familio dotis lin per eksterordinara kultura havaĵo.

Ankoraŭ infana, li havis fortan senton de socia justeco, lin furiozigis profunde la malfeliĉaj vivkondiĉoj de multaj barcelonanoj.

Najbaro de Barceloneta

Miquel Pedrola i Alegre naskiĝis en la strato de la Maro, numero 25, 1a etaĝo, ĉe Barceloneta, la 25-an de aprilo de 1917. Li estis konata kaj estimata ulo en tiu fiŝista kvartalo. Estis filo de du popularaj komikaj aktoroj de la kvartalo : Miquel Pedrola Boix kaj Amada Alegre Julián. Liaj gepatroj laboris en la trupo de Mary Santpere kaj ili ankaŭ instigis scenajn artojn en Kooperativo La Frateco, en kiu ili anis.

Agema kaj engaĝita

La soifo je kulturo de la juna Miquel kondukis lin al studado de lingvoj, inter ili la internacian lingvon Esperanto, kaj ekkono de Joaquim Maurín, instruisto kaj tiama estro de la BOC [Laborista kaj Kamparana Bloko]. Frue Miquel anis la junan sekcion de ĉi tiu partio. Nur 15-jaraĝa komencis skribi en la ĵurnalo La Batalla [La Batalo] kaj mitingi politike. En la dua kongreso de la Junularo de la BOC Miquel Pedrola estis elektita ano de la ekzekutiva komitato.

Pedrola partoprenis en la puĉo de la 6-a de oktobro 1934 kontraŭ la registaro de la faŝismema CEDA [Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj], kiam Asturio kaj Katalunio ekribelis. La asturiaj vilaĝoj ribelaj estis ĝisfunde detruitaj de Franco kaj la kataluna registaro estis enprizonigita.

En la jaro 1936, antaŭ ol la maldekstrularo revenu al la povo kaj restaŭru la Generalitat [Kataluna registaro], Pedrola estis arestita ĉar protestis kontraŭ la subpremo de la asturiaj ministoj en 1934 dum politika mitingo.

Kiam la faŝisma puĉo de la 19-a de julio ekis en Barcelono, Pedrola luktis kune kun aliaj POUM-anoj bremsante la armeajn ribelulojn.

Enamiĝinta

Sekve de lia politika aktivado, li konatiĝis kun Maria Valero kaj ili ame interrilatis. De kiam ŝi estis 12-jaraĝa, ŝi laboris en fabriko de litkovriloj ĉe strato Carretes. Ŝi estis filino de BOC-anoj.

Pedrola estis tre engaĝita en la barcelona kultura vivo, estis klera junulo kaj kun literaturaj zorgoj. Dum certa tempo, li instruis esperanton al Maria Valero kaj ĉiu-dimanĉe ili iris aŭskulti poezion en la kafejo Moka ĉe La Rambla kaj poste ili tagmanĝis familie en la strato Maro, en Barceloneta.

Ili geedziĝis en la sidejo de la partio en La Rambla.

Ĉu vi sciis ke...

Miquel Pedrola kaj Maria Valero anis en Laborista kaj Kamparana Bloko, estrata de Joaquim Maurín. En 1935 ĉi tiu organizo unuiĝis kun la Komunista Maldekstro de Andreu Nin, kreante la Laborista Partio de Marksista Unuiĝo (POUM).

POUM-n, pro ĝia senvuale kritika sinteno antaŭ la stalina politiko, oni false akuzis pri kunlaborado kun la faŝismo. La partio estis malpermesita en 1937 kaj la partiestroj enprizonigitaj. Andreu Nin mortis fare de sovetiaj sekretaj agentoj.

4. La morto

Kiam ekis la milito, la plej granda parto de la partioj kaj sindikatoj favoraj al la Respubliko sendigis milicojn al la batalfronto. La POUM-estroj konsideris ke rolo de Miquel Pedrola kiel oratoro kaj politikisto estis tro grava por riski lian vivon en la batalfronto, sed li insistis. Li rifuzis la ideon de intelekta elito kiu parolaĉadis dum sendadis homojn riski siajn vivojn en la batalfronto.

Al la batalfronto

Pedrola estis inter la unuaj, kiuj iris al la batalfronto en Aragono, kiel militestro kadre de la milicoj de la POUM. Post trapaso de diversaj vilaĝoj, Pedrola kaj liaj kunuloj atingis vilaĝeton, nomatan Tierz, en la provinco de Uesca.

Dum li luktis en la batalfronto, li ricevis kelkajn vizitojn de lia kunulino Maria, kiu lin regalis per griza pulovero.

La lasta batalo

Iom poste Miquel Pedrola mortis kune kun liaj kompanoj Castells, Buil, Martí kaj González, sturmante muelejon okupita de falangistoj en vilaĝo Quicena, proksime de Tierz, preskaŭ sojle de Uesca.

Unu el la liaj kompanoj, la esperantisto Ramon Fernández Jurado, priskribis la scenon en liaj memoroj :

Ni frue sciis kio okazis. Pedrola kaj liaj kompanoj antaŭiĝis ĝis la murojn de la muelejo. La frankistaj militistoj pafis rifuĝitaj malantaŭ la grandaj fenestroj de la supra etaĝo, al kiu oni supreniris por ekstera ŝtona ŝtuparo. Kun sinmortiga aŭdaco, niaj kompanoj alproksimiĝis tra la malantaŭa parto de la konstruaĵo, kie ne estis truoj, kaj supreniris la ŝtuparon. Tuj kiam ili eniris la supran etaĝon, ekde la fundo de la koridoro la ribeluloj ekpafis. Kuglo eksplodigis la zonon kun manbomboj surportata de Castells. Ĉi tiu estis terure dispecigita kaj la aliaj fulme mortis.

Foto kaj mapo : J. Coll kaj aliaj (1978) : Josep Rovira. Una vida al servei de Catalunya i el socialisme. Ariel, Esplugues de Llobregat.

La korpoj estis preskaŭ nerekoneblaj. Oni identigis Pedrola-n per la griza pulovero donacita al li de lia kunulino.

Funebraĵoj kaj omaĝoj

En Barcelono okazis senprecedenta homamasa funebra ceremonio por la junuloj mortitaj. Ili paradis en funebraj kaleŝoj ekde la teatrejo Principal, kie estis la katafalko, ĝis la tombejo de Montjuïc, trairante la promenejo Les Rambles.

La 13-an de oktobro 1936, la Junularo de la Unio de Kooperativistoj okazigis teatran omaĝon al la juna Miquel Pedrola, en kiu partoprenis lia patro, ankaŭ asociano de Kooperativo La Frateco.

La 21-an de februaro 1937 okazis granda omaĝo en la Placo de la Barceloneta, en kiu partoprenis la POUM-stabo kaj la familio kaj dum kiu soleniĝis per ŝtonaj ŝildoj la oficialan nomŝanĝon de la strato Sankta Mikaelo al strato Miquel Pedrola.

Kiam la frankismo venkis, oni elŝiris la ŝildojn kaj kovris per farbtavoloj la pentraĵojn kiuj indikis la novan nomon.

Ĉu vi sciis ke...

Promenante tra la stratoj de Tierz (Uesca) oni ankoraŭ trovas straton, kiu nomiĝas Barceloneta. Oni ankaŭ povas trairi itineron tra la tranĉeoj sekvante la spurojn de la Hispana Enlanda Milito.

5. La filino

Kiam la novaĵo de la restaŭrado de la pentraĵo aperis en la amas-komunikiloj, la posteulinoj de la pli junaj fratoj de Miquel kontaktis kun Dani kaj Del Pino. Carmen Pedrola, filino de Jaume Pedrola, diskonigis fascinan informon : la interrilato de Miquel kaj Maria, kaj ke ŝi gravediĝis iom antaŭ la lasta batalo de Miquel.

Al la ekzilo

Ili havis filinon, kiu ekziliĝis kun ŝia patrino kaj la patrinaj avoj. Ŝi nomiĝis Amada Pedrola i Valero. Dum la frankisma reĝimo, patrino kaj filino venis iafoje al Barcelono kaj ili serĉis sensukcese spurojn de la simboloj rilataj al la strato Miquel Pedrola.

Post kiam ĉiuj eblaj vojoj de kontakto kun Amada Pedrola per oficiala kaj diplomata vojo malsukcesis, estis la franca historiistino Cindy Coignard kiu interkontaktigis ilin.

Dani donis al Cindy la nomon de Amada Pedrola i Valero notita sur papero post iu prelego ŝia en Barcelono.

Post kelkaj monatoj, Cindy Coignard intervjuis hazarde virinon nomatan Amada Rousseaud, kies patrino mortis antaŭ malmultaj monatoj. Petante al ŝi sian fraŭlinan nomon, ŝi respondis « Amada Pedrola i Valero ». La historiisto tuj invitis ŝin serĉi la nomon de sia patro en interreto. Amada vidis propraokule kiel tiu historio rakontata al ŝi dum la infanaĝo, transformiĝis en ĉies postulo de unu kvartalo. Laŭ ŝi, estis kiel renaskiĝo.

Reveno al la fronto

La 1-an de februaro 2011 ekspedicio kun Amada, aliaj familianoj kaj la ĉefaj engaĝitoj en la kampanjo, eliris Barcelonon voje al Tierz kaj Quicena, trairante la saman vojon kiu portis Miquel Pedrola-n al la batalfronto.

La muelejo de la lasta batalo estis fermita, sed kiam Amada, Del Pino kaj Dani supreniris la ŝtuparojn kaj haltiĝis antaŭ la lasta pordo transirita de la milicano, ĉiuj restis ŝokitaj kaj kun nodo en la stomako.

Paco Moya priskribis la momenton dirante : « Ĉu vi scias kio okazas ? Ĵus mortis Miquel Pedrola ».

La cirklo fermiĝis. Filino aviniĝinta vizitis la lokon kie mortis patro kiu ne havis tempon sufiĉan vidi ŝin naskiĝi.

Amada Pedrola en Barceloneta

Amada deziris oficialigi renkontiĝon kun ĉiuj najbaroj engaĝitaj, kaj ĉi tiuj scivolis pri la filino de la milicano.

La 11-an de marto 2011 oni festis familie kaj kvartale. Subite Amada ŝajnis denaska Barceloneta-anino.

Ŝia kunfandiĝo en la malnova fiŝista kvartalo estis totala kaj dum jaro transloĝiĝis al domo apuda al la domo kun la literoj de la strato Miquel Pedrola. Ofte, ankoraŭ nun, kiam ŝi vizitas Barcelonon, ŝi atentigas al la piedirantoj kiu haltiĝas por legi la ŝildon : « Mi estas lia filino ! »

Ĉu vi sciis ke...

Dum tuta vivo Amada gardis diversajn memoraĵojn de sia patro, kiujn ŝia patrino kunportis, kiam ekziliĝis ; inter tiuj elstaras foto de la loko, kie li mortis kaj medaliono kun lia vizaĝo, kiun ŝi ankoraŭ konservas.

6. La memoro

Tiu malgranda vestiĝo de la pasinteco en angulo de la stratoj Sankta Mikaelo kaj Escuder en Barceloneta restis ne rimarkita dum multaj jaroj.

La frankismo ĝin kovris per farbtavolo, klopodante vane kondamni ĝin al forgeso.

Ĝuste estis en demokratio kiam one malkovris la pentraĵon kaj, dum oni atendis institucian respondon, oni lasis ĝin sen protekto dum pli ol unu jaro. Ironie, estis tiam kiam ĝi pli endanĝeriĝis, eĉ en risko ke ĝi elforviŝiĝus por ĉiam.

Kiam oni diskonigis ĝin, kelkaj sin demandis kial tiom da bruado kaŭze de grafitio, aliaj diris ke oni ne povas konservi ĉion, kaj ke, se ĝi estis tiom valora, ke ni klarigu la kialon.

Hodiaŭ, ĉi tiun historion ni povas klarigi ĉar ni agis ĝusta-tempe. Danke al implikiĝo de multa homoj kiuj kunlaboris propravole. Sed ne estis facila afero, aperis multaj malfacilaĵoj, senĉesa metado de bastonoj en la radojn. Enketante spite al la tempo kaj trepidmaniere ni povis respondi tiujn demandosignojn kiuj malfermiĝis antaŭ ni ĉe la komenco. Tamen ĉi tiu longa procezo, elĉerpiga kaj plenplena de baroj, starigis al ni novajn demandojn :

  • Kial, post tiom da jaroj de demokratio, ajna afero rilatanta al la Hispana Enlanda Milito kaj la frankismo ankoraŭ rezultigas tioman polemikon ?
  • Kial (male al aliaj landoj) kondamno sen nuancoj de faŝismo kaj frankismo ne apartenas al la komuna sinteno de ĉiuj institucioj ?
  • Kial, post preskaŭ 40 jaroj, ankoraŭ estas dokumentoj « klasifikitaj », rilatantaj al momentoj esencaj de la Transiro kaj de la frankismo, kiuj ne estas atingeblaj por la historiistoj ?
  • Kial peti eltombigi avon el amastombejo oni konsideras « remalfermi vundojn », kaj oni tamen ne konsideras same subteni el publika buĝeto la Valle de los Caídos-n ?
  • Kial la publika kritiko al la monarkio estas pli persekutata ol elmontrado de nazi/faŝisma simbologio aŭ instigo al malamo, al rasismo, al ekstermado kaj al malobservo de la Homaj Rajtoj ?

Ĝuste ĉar jam pasis multe da tempo, eble jam estas la momento forigi tiomajn farbtavolojn post tiom da jaroj de diktaturo kaj preskaŭ la samaj de amnezio kaj institucia neglekto. Kiom da Miquel Pedrola-j restas ankoraŭ malkovrotaj ?

« La Enlanda Milito estas kadavro kiun oni volas entombigi sen nekropsii ĝin antaŭe », Miquel Adillón.

Ĉu vi sciis ke...

  1. Hispanio estas la dua ŝtato en la mondo kun pli da amas-tombejoj, nur superita de Kamboĝo.
  2. Ankoraŭ estas pli ol 114.000 homoj malaperintaj dum la Hispana Enlanda Milito kaj la frankismo.
  3. Rezolucio de la UN diras ke ajna lando kiu suferis enlandan militon estas devigata identigi la viktimojn kaj liveri la korporestojn al la familianoj.
  4. La milito finiĝis en la jaro 1939 kaj Franco mortis en la jaro 1975.

Ĝin organizis : Casa de la Barceloneta

Kun la apogo de : Distrikto de Ciutat Vella – Magistrato de Barcelono

Ideo, skripto, dokumentado kaj historia reserĉo : Dani Cortijo Astudillo

Dezajno : Jana Pérez Janot

Dankojn : Amada Pedrola, M. del Pino Suárez, Paco Moya, familio Pedrola, Rafel Luján, Llum Ventura, Andrew Durgan, Pelai Pagès, Wilebaldo Solano, M. Teresa Carbonell, fratoj Campo Salinas, Cindy Coignard, Ricard Martínez, Joan Bohé, Mossèn Pau, Fundació Andreu Nin, AAVV de l’Òstia, AAVV Barceloneta, La Conga, Willy, Nelson Poblete, Fotocentelles, Víbria Produccions, OTAAI, Alonso Carnicer, Sara Grimal kaj ankaŭ al ĉiuj tiuj kiuj iamaniere kunlaboris tial ke ĉi tiu projekto sukcesu.

Tradukis : Kataluna Esperanto-Asocio