10/03/2015

Lingvostriko por depostuli la rajton paroli irlande en la Eŭropa Parlamento

La irlanda eŭropa deputito Liadh Ní Riada lingvostrikas en la Eŭropa Parlamento. Ekde la pasinta lundo, kaj ĝis la 17a de marto, Ní Riada ne uzos alian lingvon ol la irlandgaela, oficiala lingvo en la Eŭropa Unio. "Mi faras tion por priatentigi la fakton, ke mi ne povas uzi mian denaskan lingvon en la Parlamento", laŭ informoj de Nationalia.

Ŝi, fakte, tute ne povis uzi sian lingvon. Pasintlunde, en kunveno de la Eŭropa Parlamento, la prezidanto de la sesio, Roberto Galtiero, malpermesis al ŝi paroli. “Aŭ vi parolas alilingve, aŭ bedaŭrinde, mi ne povas rajtigi vin paroli”, diris al ŝi Galtieri konstatinte, ke estas nenia tradukservo de ŝia lingvo. “Mi antaŭavertis, ke mi parolos irlande, kaj la respondo estis «kial vi faros tion, vi jam kapablas paroli angle?»”, klarigis Ní Riada.

Ní Riada postulas la abolicion de nuligo paktita inter la Eŭropa Unio kaj la Irlanda Respuliko, per kiu la eŭropaj institucioj ne estas devigitaj garantii la uzadon de la irlanda lingvo laŭ la sama nivelo ol la ceteraj 23 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio. Tiun nuligon oni paktis tuj post la oficialigo de la irlandgaela lingvo.

Ní Riada estas deputito de la partio Sinn Féin, kiu defendas la irlandan lingvon en la Irlanda Respubliko kaj en Norda Irlando, kaj ĝi postulas la abolicion de la mencionata nuligo, valida ĝis la fino de 2016.

Siaflanke, la asocio Conradh na Gaeilge memorigas, ke la irlanda ŝtato devas peti la abolicion de tiu paktita nuligo "tuj", ĉar, se oni ne petas nun, poste ne estos tempo por dungi la laboristojn bezonatajn por la plena oficialigo de la irlandgaela lingvo en la Eŭropa Unio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj