18/07/2011

Konversaciaj rondoj en trinkejo La Terreta

En valencia trinkejo La Terreta, situanta en la barcelona kvartalo Gràcia, ĉiumarde de la 19a ĝis la 21a estas diverslingvaj konversaciaj rondoj, en lingvoj kiuj ne oftas surstrate en Barcelono. Nuntempe, temas pri tri: la okcitana, la germana kaj Esperanto. Sed la trinkeja respondeculo emus gastigi pliajn lingvojn. Estas po unu tablo por ĉiu lingvo, ĉe kiu parolantoj kunsidas kaj babilas. Estas rimarkinde, ke kelkaj partoprenantoj scipovas pli ol unu el tiuj lingvoj, do, depende de kiom multaj partoprenas en unu aŭ en alia tablo, aŭ laŭ la temo de la konversacia rondo, oni elektas ĉu babili germane, okcitane aŭ esperante. En ĉiu rondo, miksiĝas denaskaj kaj spertaj parolantoj (eĉ en Esperanto) kun lernantoj, do, la lingva nivelo ofte estas alta kaj tre instrua por la ne tiom spertaj homoj. Kompreneble, oni tute ne permesas krokodiladon, eĉ ne en tiuj lingvoj, kiuj ne havas specifan vorton por tiu koncepto.

La okcitanlingva televidprogramo de Barcelona TV elsendis raporton pri la trinkejaj konversaciaj rondoj ankaŭ rete spekteblan .

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj