18/11/2012

Kataluna Esperanto-Asocio komencas novan peradan sistemon por la jaro 2013

Jam de longe, nia asocio helpas siajn asocianojn kaj amikojn perante konsiderindan nombron da Esperanto-revuoj kaj aliajn servojn, kiel membriĝo al internaciaj eventoj kaj asocioj, kaj pri kiu ajn internacia transpago.

Tiucele, Viktoro Solé, peranto de KEA, kreis por via helpo novan retpaĝon pri tiu servo. En ĝi, vi trovos ĉiujn eldonaĵojn kiujn ni peras kun informo pri abonkosto, enhavo, formato, ktp.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj