Kataluna Esperanto-Asocio


Artikoloj

Hejmpaĝo > Eldonaĵoj > Artikoloj > Joan Amades kaj esperanto

Joan Amades kaj esperanto

  • Kategorio: 
Diskonigu

de Dani Cortijo

foto : joanamades.cat

Paroli pri Joan Amades sendube signifas paroli pri unu el la plej elstaraj konservantoj de la popola kuturo en Katalunio, se oni komprenas popolan kulturon laŭ siaj du signifoj : unuflanke kiel kulturo de popolo ligata al lingvo kaj lando, kun siaj apartaj specifaĵoj ; aliflanke kiel kulturo de popolo kiel socia klaso, kiu havas sian propran vidpunkton pri la mondo kaj la vivo.

Amades eniris la historion pro sia fekundeco en la fako etnografio. Lia tasko estis internacie agnoskita pro tio, ke li kunlaboris kun Unesko kaj kun diversaj universitatoj el la tuta mondo. Lia verko estas tiel ekstreme vasta, ke ĝi ankoraŭ ne estas plene eldonita. Costumari Català [“Kataluna kutimaro”], kiu kolektas kronologie la tradiciajn festojn de la jara kalendaro en Katalunio, estas lia plej konata verko, ĉiam trovebla sur la bretoj de bibliotekoj kaj hejmoj.

Kiel ni vidos, Joan Amades ne nur okupiĝis pri folkloro kaj etnografio. Kiel amanto de la naturo kaj de la kulturo li interesiĝis ankaŭ pri diversaj fakoj, ekzemple ekskursismo, grafologio aŭ entomologio, inter aliaj. Tamen restas iom nekonata grava aspekto en la aktivado de Joan Amades, tio estas lia esperanto-agado. Esperanto estis por li la plej grava jun-aĝa pasio. Kvankam kun la paso de la tempo tiu pasio malvarmiĝis, esperanto lasis en li aron da valoroj kaj vidpunktoj pri la mondo kaj la homaro, kiujn li konservis dum sia tuta vivo kaj vidigis en sia verkaro.

La esperanto-agado de Joan Amades vekis diversajn malfacile respondeblajn demandojn al fakuloj kaj pri la movado kaj pri lia verkaro, ĉar malmultas dokumentoj pri tiu esperanta periodo. Tamen grava informo pri tio venas el sia stranga emo kolekti unuajn ekzemplerojn de esperantaj revuoj. Kelkajn el ili li mem eldonis kaj kurioze li gardis por si po tri ekzemplerojn.

Kio logis Joan Amades al la internacia lingvo ? Kial li disvolvis sian esperantismon ? Kial li forlasis ĝin siatempe ? Kiel esperantismo influis lian vivon ? Tiuj demandoj oftas pri Joan Amades, kaj ni provos respondi ilin en la sekvaj paĝoj.


Sociaj kondiĉoj

Joan Amades naskiĝis la 23an de julio 1890 en la kvartalo Raval de Barcelono. Tiam Barcelono estis bunta kaj kreskanta urbo. Ĝia entreprenista burĝaro estis iginta Katalunion unu el la plej fortaj teritorioj de Iberio industrie kaj finance, tiagrade ke oni konsideris Barcelonon “la fabriko de Hispanio”. Post la faligo de la mezepokaj muroj ĝi fariĝis moderna urbo kun luksaj domoj, modernismaj fasadoj, larĝaj avenuoj kaj ejoj, kie la elito pasigis sian libertempon.

Tamen Barcelono havis ankaŭ grandnombran laboristan klason vivantan en teruraj kondiĉoj. Ili loĝis en etaj, malsekaj kaj mallumaj domaĉoj. Ili krome laboris en nesalubraj fabrikoj po dekdu-dekvar horoj tage. Pro tio, laŭ la historiisto Jaume Sobrequés, ilia viv-espero estis pli-malpli kvardek-kvindek jaroj.

Joan Amades apartenis al tiu ĉi laborista klaso. Liaj gepatroj, Blai Amades kaj Teresa Gelats, alvenis Barcelonon el la kamparo pro la ekonomiaj ŝanĝoj. Kiel aliaj multaj homoj en tiu epoko, ili proletiĝis kaj ekloĝis en Raval. Tiu barcelona kvartalo iam enhavis hospitalojn, monaĥejojn, kaj spacojn kun abundaj kotejoj, sed fine de la 19a jarcento ĝi rapide fariĝis loko plena de fabrikoj kaj laboristaj loĝejoj.

La patro estis feraĵ-metiisto, sed pro malsano li devis forlasi tiun profesion. La patrino restis sen laboro pro fermo de la fabriko, kie ŝi laboris. Post kelka tempo da pena vivtenado, dum kiu la patro laboris kiel portisto kaj la patrino kiel hejmpurigistino, la geedzoj decidis reirigi sian filon al la kamparo, ĉe la patraj geavoj en Bot, eta vilaĝo en la regiono Terra Alta.

Kiam li revenis al la urbo, lia patro, danke al ega intereso kaj strebado, irigis lin al la bazlernejo Victor Hugo ĝis li fariĝis naŭ-jara, tio estas la sufiĉan tempon, por ke li lernu legi kaj skribi. Tion poste memoris Joan Amades dirante : “Mia patro ne estis tre klera, lia plej grava revo estis, ke mi multe sciu pri legado kaj skribado”. [Amades, Joan, Quan anava a estudi, Barcelona, ed. Barcino, 1982, p. 7]

Forlasinte la lernejon, Joan Amades eklaboris en la drapvendejo de siaj gepatroj, ĉe la pulbazaro de Sant Antoni, sed li faris ĉion eblan por transformi ĝin en librobrokantejon, kiu iĝos lia vivodaŭra pasio.

“Mi aĉetis ĉiujn librojn, kiuj interesis min, kvankam ili ne alvenis per la kutima negoco. Mi avide legis ilin kaj poste metis en la vendejon por vendi ilin denove.” [Amades, Joan, Folklore de Catalunya, Vol. 3, p. 814–815]



La gepatroj tute ne ŝatis la leg-avidecon de sia filo, ĉar li havis tre malbonan vidkapablon. Pro tio ili malpermesis ĝin al li. Joan Amades devis kaŝi sin por daŭre legi. Tamen li superis tiun handikapon per sia mirinda memoro kaj nesatigebla scivolemo.

Tiama Barcelono estis kontrasta : unuflanke alternis anarkiistaj atencoj kaj pistol-teroro de la mastraro ; aliflanke floris kulturo per diversaj grupoj kaj kluboj. Unu el ili, la Barcelona Ateneo, fariĝis la sidejo de la burĝaj kleruloj. Gravaj homoj por la kulturo, kiel Lluís Domènec i Montaner aŭ Eugeni d’Ors, apartenis al ĝi kaj en ĝi multe lernis.

Tamen Joan Amades ne apartenis al tiu ĉi Barcelono. Li estis laboristo kaj apartenis al la Barcelono de la malriĉuloj, laboristoj kiuj post longega labortago ankoraŭ estis sufiĉe sci-avidaj por ĉeesti kursojn en la Popola Enciklopedia Ateneo, kiu situis en la strato Carme.

La aliĝo de Joan Amades al tiu laborista ateneo estis grava turnopunkto en la disvolviĝo de lia klereco kaj ĝi fariĝis ŝlosila ankaŭ por lia alproksimiĝo al esperanto.

La Popola Enciklopedia Ateneo estis institucio de la laborista klaso. Ĝi atingis tiajn kvaliton kaj nivelon, ke eĉ homoj tiel politike kaj socie foraj al ĝi kiel la historiisto Francesc Carreras Candi, prezidanto de la konservativa junularo, ne dubis tie fari aŭ ricevi klasojn.


La kleriĝo de Joan Amades kaj unuaj kontaktoj kun esperanto

Ĉe la Popola Enciklopedia Ateneo Joan Amades pasigis sian junecon kaj eniris plej diversajn kulturfakojn. Per sia mallonga periodo en la lernejo Victor Hugo li akiris sufiĉan bazkapablecon por poste disvolvi sukcese sian memlernadon, ĉiam legante librojn. La Ateneo malfermis diversajn pordojn al li. Li krome estis junulo sufiĉe solema, kaj lia atenea periodo helpis lin ekhavi kontaktojn kaj plibonigi siajn sociajn kapablojn, kio poste tre utilos al li. Tie li kultivis entomologion, grafologion, astronomion, ekskursismon kaj lingvojn.

Verŝajne li esperantistiĝis danke al sia amiko Ramon Camprubí. Ambaŭ kune sekvis kurson pri la germana lingvo, kaj tiu incitis lian esperantistiĝon. Kiam Camprubí forpasis, li diris :

“La varma etoso de la kurso pri la germana kaj la instigo de mia forpasinta amiko malfermis mian deziron lerni esperanton, en kies spiriton li enkondukis min. Ni kune organizis la unuajn kampanjojn por tiu ĉi idealo. Ankaŭ kune ni okazigis la du kursojn pri la rusa lingvo en nia amata Ateneo.”



Entomologio, studado de la insektoj, estis unu el liaj emoj, kiun li multe ĝuis per ekskursado. Prefere ol la biologiaj karakteroj, la konduto de la insektoj pli allogis Joan Amades. Li ŝatis kompari tiun insektan konduton kun la homa personeco kaj starigi rilatojn inter ili, kiel jam faris la mezepokaj bestolibroj. Tiu procedo gravos, kiam li studos la homajn kutimojn. El formikoj, ekzemple, mirigis lin, ke ili unuope estas etaj kaj havas ĥaosan movon, tamen kune montras egan kunordigon, kunlaboron kaj unuecon, kiuj kondukas ilin al atingo de grandaj kolektivaj celoj. Tiu agado eble memorigis lin pri la funkciado de la pulbazaro, kie staris lia librovendejo, sed precipe oni povus ĝin kompari kun la esperantista idealo pri universala frateco. Similan ideon celis transdoni Teresa Rosell, amikino de Joan Amades, per la frazo “maro estas gutaro”, kiu fariĝis unu el la plej famaj devizoj de la katalunaj esperantistoj.

Krom pri la studo de la konduto, Joan Amades ĉefe interesiĝis pri la homa maniero interilati kaj interkomuniki. La parola lingvo, la lingva diverseco, la karakterizoj de la skriba esprimado aŭ eĉ la gestolingvo estis aliaj objektoj, kiujn li studis. Tiam esperanto aperis kiel granda solvo al la homa universala interkomunikado. Ĝi estis idealo, kiu plene kongruis kun la celoj kaj intelektaj aspiroj de Joan Amades.

Ni vidas do kiel, kvankam la intersiĝoj de Amades ŝajnis multflankaj kaj senrilataj inter si, same kiel la antaŭe menciitaj formikoj, ĉiuj iris en la direkton de la studo de komuna fako : la karakterizaĵoj de la socia konduto de la homoj kaj ilia maniero interilati kaj interkomuniki. Laŭ tiu vojo, en la historia momento, en kiu vivis Joan Amades, estis neeviteble, ke li pli aŭ malpli frue trafos esperanton kaj fervore entuziasmiĝos, ĉar ĝi respondis al granda parto de la liaj intelektaj inklinoj.