Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Ĝenerala Asembleo de ILEI-Catalunya

Ĝenerala Asembleo de ILEI-Catalunya

Diskonigu

La pasintan dimanĉon, la 12an de junio, okazis grava kunveno de ILEI-Cat en Badalono. Tiu landa asocio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estis fondita en 1999, sed lastatempe ĝi ne agis. En tiu grava kunveno, kie renkontiĝis 7 homoj (el la 9 nuntempaj membroj), estis aprobita modifo de la statuto kaj estis elektita la nova estraro de la asocio :

Sekciestro : Rubeno Fernández

Sekretario : Viktoro Solé

Estrarano : Jordi Perera

Nia komitatano (reprezentanto en ILEI) estas Rubeno Fernández, kiu partoprenos la venontan kongreson de ILEI en Koreio.

JPEG - 809.3 kb
Partoprenantoj de la Ĝenerala Asembleo