21/04/2017

Expozicio de libroj en la Universitato de Barcelona

Esperanto_xarxes.jpg

La Centro de Rimedoj por la Lernado kaj la Esploro (CRAI) de la Filologia Biblioteko de la Universitato de Barcelono prezentas libro-ekspozicion organizitan danke al la kunlaboro kun Kataluna Esperanto-Asocio, okaze de la centa datreveno de la morto de Zamenhof. Plenigas la eksterajn kaj internajn montroŝrankojn de la biblioteko pli ol cent dokumentoj konsistigantaj parton de la heredaĵo de cent tridek jaroj da eldonado en Esperanto, ekde la verkoj de Zamenhof, vortaroj kaj lernolibroj ĝis revuoj, bildstrioj kaj ilustritaj libroj por junuloj, tra vasta gamo de originala kaj tradukita literaturo.

La montritaj dokumentoj devenas de la Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez de la Centro de Esperanto de Sabadell, kaj de privataj kolektoj de Ramon Perera i Perera, Carles Berga i Molina, Xosé Conde i Llinars, Rubén Fernández Asensio kaj Joan Ibern Vinyals, krom la havaĵoj de CRAI Filologia Biblioteko.

Kompletigas la ekspozicion ankaŭ virtuala ekspozicio en la kataluna lingvo kie la biografio de la iniciatoro de Esperanto estas prezentata per interaga templinio kune kun takso de lia heredigo en teksto de Rubén Fernández Asensio, membro de Kataluna Esperanto-Asocio. Alia templinio pri la originoj de la esperantismo en Katalunio informas pri la agado esperantista kataluna, sufiĉe aktiva en la komenco de la 20a jarcento por fari Barcelonon sidejo de la 5a Universala Kongreso de Esperanto de 1909.

La ekspozicio estas vizitebla de la 14 de aprilo, tago de la centjariĝo, ĝis fino de majo, en la enirejo de la Filologia Biblioteko de la Universitato de Barcelono (Placo Universitat, Gran Via de les Corts Catalanes 585). La enirhoroj estas de 8.30 ĝis 20.30, eniro estas senpaga kaj okazos ankaŭ gvidataj vizitoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj