11/01/2015

En Ràdio Gràcia

La pasinatan sepan de januaro, la kunordiganto de Kataluna Esperanto-Asocio, Ferriol Macip, partoprenis en la programo de Ràdio Gràcia “Tot Hi Cap”. Krom paroli pri Esperanto, esperantismo kaj pri la historio de la movado en la Kataluna Landaro kaj tutmonde, Farri partoprenis en la sekva radia kunbabilado longe de la tuta programo, inter la kvina kaj la sepa posttagmeze.

“Tot hi cap” (estas loko por ĉio) estas programo realigita de Francesc Minyana, Carlos Andres, Enric Puigventós, Agustí Sales, David Viñolas, Montse Urán, Ramon Botet kaj Irene Vallbé. Ĝi estas rekte elsendata ĉiun merkredon inter la 17a kaj la 19, kaj reelsendata dum la semajno.

Vi povas rete aŭskulti aŭ elŝuti la programon.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj