02/02/2015

De la medalo Klara Silbernik al la Reĝino de la Floraj Ludoj

Okaze de la forpaso de la poeto Gabriel Mora i Arana la
24an de novembro-2014, mi min sentis pelita priskribi kelkajn detalojn
de miaj unuaj jaroj en nia movado, t.e. de kiam mi ekesperantiĝis ĝis
mia prezidanteco de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) en 1986, epoko en
kiu mi plej interrilatiĝis kun li.

Mi ekesperantiĝis en la Esperanto-Grupo de Vilanova i la Geltrú, en
1978 pro tio ke en mia socipolitika libertempa agado mi konis la
nuntempan kasiston de KEA, Sebastià Ribes, kiu malkovris al mi
Esperanton. Katalunio, submetita de la hispana povo ekde 1714 kaj de
tiam senĉese laŭeble serĉanta kiel vivi normale laŭ propra kulturo kaj
lingvo, trovis en la ĵusa hispana demokratio, post la diktaturo de
Franko, oportunon rehavi al si la naciajn rajtojn. La antaŭdekjara
franca majo engaĝis ankaŭ la katalunojn pri ekologiismo, feminismo,
kontraŭ-aŭtoritatismo, ktp.

Mi povus mencii multajn homojn kiuj influis, helpis, kunlaboris, ktp,
en mia tiu-perioda esperanto-agado sed mi ne celas la amplekson sed la
esencon, tiel mi nur parolos pri tiuj kiuj plej influis en tiu sufiĉe
freneza epoko [1], al kiu mi dediĉis
mian preskaŭ tutan libertempon, gvidado de ĉiutagaj kursoj diversloke,
organizado de la kataluna renkontiĝo, organizado de ĉiujaraj
ekspozicioj, traduko de pupteatra spektaklo de kataluna grupo
L’Estaquirot [2] kaj partopreno en Pupteatra Internacia Festivalo [3], esperanto-teatrumado, estrarmembro de KEA, organizado de IKEF [4], ktp.

Sebastià invitis min partopreni Zamenhofan festotagon en Sabadell. Tie mi konis Llibert Puig [5],
kiu estis la animo, la motoro, de la kataluna esperanto-movado. En 1979
mi ĉeestis unuafoje katalunan esperanto-renkontiĝon, en Rubí. Ene de la
renkontiĝo oni aljuĝis la premio-medalon “Klara Silbernik“,
starigita en 1975, Internacia Jaro de la Virino, de la fondinto de la
Muzeo de Esperanto de Subirats, Lluís Maria Hernández Yzal [6]
kunlabore kun Centro de Esperanto Sabadell, cele premii la edzinon de
esperantisto kiu plej abnegacie helpis sian edzon en lia agado por
Esperanto
, same kiel faris la edzino de Zamenhof. Hernández ĉiam helpis
min kaj nian esperanto-grupon, pri dokumentoj kaj libroj kiujn li havis
en sia muzeo, eĉ mone kiam ni organizis eventojn.

Ankaŭ ĉeestis tiun renkontiĝon de Rubí, aktivulino Anne Amblès, kiu laŭ la revuo Sekso kaj Egaleco-3 [7]
sidis kune kun katalunaj gejunuloj kiuj ankaŭ ne ŝatis tiun
diskriminacian premion pro tio ke ĝi signifas suban pozicion por virino.
Oni ne esprimis malkonsenton dum la aljuĝo por ne kaŭzi skandalon des
pli ke ĝi okazis dum la bankedo en gaja etoso. Poste, Òscar Puig,
redaktoro de “Sabadell Esperantista”, petis ŝin skribi artikolon pri la
renkontiĝo por la sabadelja bulteno. Ŝi akceptis, kaj kritikis la
premion. Tio okazigis furoran debaton inter renovigantoj kaj konservativuloj kaj de tiam tiu premio ne plu estis aljuĝita en katalunaj renkontiĝoj aŭ kongresoj malgraŭ en la HEF [8] -Bulteno 239 [9] de majo-junio-1980a oni anoncis tiun aljuĝon ene de la tiujara kataluna renkontiĝo en Vilanova i la Geltrú.

Aliflanke, dum 1979 kaj 1980, Llibert Puig okazigis kunvenojn en
Sabadell kaj en Barcelono cele al restarigo de Kataluna
Esperanto-Federacio (KEF), malpermesita de la ĵusa 40-jara diktatora
reĝimo [10]. La kunvenoj ne estis
facilaj ĉar oni scias ke Esperantujo estas kiel mikrokosmo de la homaro
kaj en ĝi sin trovas ĉiu-ideologiaj homoj, do, ĉe ni, ankaŭ tiuj kiuj
kontraŭis la restarigon de KEF. Daŭre en sinsekvaj kunvenoj tiuj
kontraŭuloj reenkondukis temojn jam solvitaj antaŭe, cele bremsi la
antaŭeniron.

En la HEF-Bulteno 242 [11],
novembro-decembro-1980a, oni mencias ke en la 22a Kataluna
Esperanto-Renkontiĝo en Vilanova i la Geltrú oni sciigis pri kunveno en
Sabadell en kiu fondiĝis neoficiale KEA (t.e. la daŭriganta organizo de
KEF) kun provizora estraro kies prezidanto estis pastro Manuel Casanoves
[12], unua hispana kaj kataluna prezidanto de Internacia Amnestio.

En la sama bulteno, HEF-Komisiono por aljuĝo de la “Premio
Klara Silbernik”, anoncas la liveron de la medalo ĉe la Hispana
Kongreso de Esperanto.

La kataluna literatura konkurso Floraj Ludoj [13]
(FL) estis enkondukitaj en la Esperanto-literaturon en de la 5-a
Internacia Esperantista Kongreso en Barcelono (1909) kaj ekde 1911
organizitaj de Kataluna Esperantista Federacio sub la nomo Internaciaj
Floraj Ludoj (IFL). La Enlanda Milito (1936-1939) interrompis la
katalunajn FL-ojn; en 1978 ili okazis denove en Barcelono. En 1981
la barcelona magistrato faris modifojn por revigligi la FL-ojn ĉefe per
konsiderinda pligrandigo de la ekonomia asigno krom modernigo de la
organizado kaj forigo de la elekto de la arkaisma kaj anakronisma Reĝino
[14] de la FL.

Kataluna Esperanto-Asocio relanĉis la konkurson IFL en 1978 okaze de
ĉiujara Kataluna E-renkontiĝo kaj poste KE-kongreso. Septembre 1982, KEA
estis oficialigita ĉe la kataluna registaro kaj mi estis elektita
komitatano. La vicprezidanto estis Ricard S. Güell [15],
malriĉa laboristo-devena homo, eklernis teatron kaj esperanton en
laboristaj kulturcentroj kaj aktoris kaj reĝisoris kaj verkis teatron,
poezion kaj prozon, katalune kaj esperante, kaj eĉ tradukis el diversaj
lingvoj katalunen aŭ esperanten. Krom esperanton,
ankaŭ la lingvojn, kiujn li konis –francan, rusan, anglan– li
memlernis. Dum la respublika reĝimo denove vigliĝis esperanto kaj tre
respondecaj klaskonsciaj esperantistoj fondis la Prolet-Esperantistan
Union de Iber-Amerikaj Landoj, kie li organizis propagandan fakon. Li
malmulte parolis pri siaj politikaj agadoj. Dum la milito li agis
kaŝitece, sekrete, eĉ daŭre dum la diktatora epoko, kiam li situis
politike favore al la sendependeco de Katalunlandaro. Lia unua familia
nomo estis Salvadiego, kiu fariĝis S. pro lia politika agado. Lia
kaŝiteco kune kun la strikteco de lia karaktero malhelpis liajn
rilatojn. Heterodoksa kaj polemika, li tiel agis kiam estis
plenumkomitatano de KEA, eĉ poste. Ekde 2002 li ne plu apartenis al iu
ajn esperanta grupo kaj skribis al mi leteron, en kiu diras ke li “nur
apartenas al esperanta movado sen erara koncepto pri esperanto-celo
“.
Lia devizo estis: “Kiu parolas, tiu eraras, kiu verkas, tiu
eraras; kiu nenion faras, tiu eĉ pli eraras.

En la IFL de 1982, en Reus, estis aljuĝita la Natura Floro al Giorgio Silfer [16], kiu ankaŭ festparoladis.

De tiam, Giorgio Silfer, prezidanto de Kooperativo de Literatura
Foiro (LF) , tre ofte vizitis KEAn; prelegis pri diversaj aferoj
en Sabadell, Barcelono, Vilanova i la Geltrú, ktp. Organizis
Mediteranean Konferencon de Esperantologio [17], kunlabore kun KEA, en Vilafranca del Penedès en 1983, honore al la dudekjara jubileo de la Hispana Esperanto-Muzeo [18].

Denove li gajnis la Naturan Floron en 1984a en Olot. Silfer
ankaŭ organizis laborgrupon “Strategioj de la esperanta komunumo por la
dua jarcento”, en majo 1985 ĉe Asocio de Amikoj de Unesko en Barcelono.

Silfer kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel [19] estas la ĉefaj aŭtoroj de la Manifesto de Raŭmo [20], subskribita de 85 homoj, prezentita en la 36a Internacia Junulara Kongreso (25a de julio – 1a de aŭgusto 1980) en Finnlando.

La 17an de novembro 1984, Ricard S. Güell prezentas demision kaj en
la Ĝenerala Asembleo de KEA, la 10an de marto 1985 li klarigas ke li
demisiis ĉar laŭ lia opinio la Plenumkomitato prezentas publikan bildon
ne sufiĉe progreseman. Unu el la aferoj de li petita estis la forigo de
la Reĝino de la IFL. En la Ĝenerala Asembleo estis elektita
vicprezidanton Joan Ramon Guiñón.

Güell apartenis al tiuj kontraŭfaŝismaj batalantoj kiuj trovis ĉiujn
frontojn -ĉi-kaze KEA- taŭgaj por labori por la konstruo de demokratio
kaj timis ke la samo kiu okazis ĉe la konstruo de la hispana demokratio
okazus ĉe la konstruo de KEA. Li klare vidis ke la ĵusa hispana
demokratio estis falsa.

Iam post la Asembleo, li skribis leteron al mi en kiu li diris:

De antaŭ longe kaj ekde mia vidpunkto pri Esperanto, prezentiĝas al
mi perspektivo kiu sincere ne rezultas al mi alloga, kiel ankaŭ ne estas
alloga la socia perspektivo en kiu ni vivas. Krom iuj pozitivaj
nuancoj, la realaĵo estas tia, ke la frankismo postvivas, postvivas la
sistemo kaj batas nin la ideoj pri “Patria Unida, Rey,
Militarismo, Policía e Iglesia” (Patrio Kunigita, Reĝo, Militismo,
Polico kaj Eklezio) kun la konsento de ĉiu-koloraj politikaj fortoj
kiuj entute submetiĝis al tiuj eternaj konstantoj de feŭdo-kapitalismo.
Malgraŭ iuj leĝaj dispozicioj sur la papero, ni, surstrate, lerneje, en
la publika vivo, en la komunikiloj, estas, nialande, en klara
malplivaloreco fronte al lingva kaj socia koloniismo kaj oni akceptas la
pun-senlaborecon por savi la homo-per-homan ekspluatadan sistemon.
Jes, ja! Ekzistas sin riskintaj kaj sin oferintaj minoritatoj
kiujn ni perfidas per nia konsento aŭ konformeco.

Kiel oni povas konstati liaj celoj estas kaj socialaj kaj (katalun-)landaj.

Mi esperantiĝis de la proleta vidpunkto kaj cedi nun ŝajnas kiel
peniga grimpado al mi, tial ke dum la frankismo mi tion ne faris.

Güell abomenis katalunajn esperantistojn kiuj konsideris ke KEA devis
aparteni al HEF (Hispana Esperanto-Federacio) kaj ankaŭ ne ŝatis la
katalunajn esperantistojn kiuj pro timo faris koncedojn al ili. Krome li malŝatis la publikan religiecon.

… Se mi volus rampi antaŭ iu ajn ajn eĉ nun, eble, mi ricevus
lokon, sed tio ne taŭgas al mia sintenado, kaj tio ankaŭ okazas al mi
pri la Esperanto «Nacional Español» (hispan-nacia).

Mi konsentas kun la statutoj de KEA; mi ne konsentas kun la
tendenco, krom tiu katalunisma, kiun oni stampas sur ĝin … Oni devas
forigi la konfuzon kiu estas la plago kiun ni suferas nuntempe en ĉiuj
aeroj. …

Li celis esperanto-asocion kiel transformilon de la realo kaj sin montras kritika al malagemuloj.

Ĉe multaj malnovaj esperantistoj … la pensmaniero, abstrakte, plu
estas la sama t.e. humanisma esperanto-hobio; sed oni akceptas la
maljustecon de la socio en kiu ni vivas kaj kreditas ĝin; ilin
eble savas tia katalunismo tre karakteriza, komforta kaj tute ne riska.

Mi kredas ke necesas pripensi ĝisfunde pri ĉio tio per serĉado de la kialoj kaj solvoj…

Io kion tiam li diris, nun ankoraŭ validas, tamen li multe suferis ĉar li estis tute miskomprenata.

En nia revuo Kataluna
Esperantisto (KE) numero 243 de septembro 1985 aperis artikolo de la
sekretario de la Konservantaro de la IFL, la grava poeto diverspremiita
kaj katalune kaj esperante, Gabriel Mora i Arana [21],
titolita “Kial la Reĝino de la Floraj Ludoj?” en kiu li defendas
patose ĝin kaj kritikas ĝian malaperon en la FL de Barcelono, “… ia
sektismo politika povis pli ol la racio mem.
” Kaj poste argumentas ke
Ni [22], esperantistoj …
pretendas esti progresemaj homoj laŭ propraj personaj ideoj kaj naturaj
konvinkoj.
Ni klopodas respekti kaj alte taksi la virinon kiel homon
samrajtan al la viro…
ni rifuzas ĉiun dogmismon … kontraŭnaturan,
ĉar la naturo mem kreas virojn kaj virinojn, kaj ĝi faras ke viro povas
naskigi sed ne naski, kaj virino naski sed ne naskigi, same kiel viro
sekse amas kiel viro kaj virino sekse amas kiel virino. … Krome, ĉiu
scias ke edzino estas virino kaj edzo viro. Ĉu do la ludo ne estas vere
mirinda meze de materiisma kaj misnaturigita mondo? Mi estas
konvinkita ke pro la fakto ke iu vere reala virino, al kiu ni agnoskas
ĉiun socian rajton, kaj rajton je egaleco kun ĉiu viro, dum unu sola
horo jare role prezidu nian florludan festivalon, ŝi, nek honte, nek
senkonscie, submetiĝas al manipulado masklisma. Laŭ mi, ŝia luda
reĝineco estas evidenta signo ke la esperantismo nialanda kapablas ankaŭ
adopti tradician sintenon, sed akceptante samtempe la plej aktualajn
valorojn de niaj pli kaj pli progresemaj leĝoj de la socio kaj de la
literaturaj skoloj aŭ tendencoj, kontraŭ de tiuj, kiuj povus pretendi
trudi siajn personajn radikalismajn ideojn, vole-nevole, al aliaj,
fierante nur subjektive, je absoluta nekontraŭstarebla progresismo.

Güell estis tre kreiva kaj aktiva homo. Dum lia vicprezidanteco li
influis multe mian esperantistecon kaj esperanto-agadon krom aktivigi
min kaj nian esperanto-grupon. Li sin sentis vilanovano [23]
pro tio ke de mia urbo devenas lia familio. Li organizis teatran
esperantistan grupon en 1983a, en kiu eĉ mi aktoris. Li ankaŭ estis la
instiganto de tiuj IKEF [24] (Internacia Kataluna Esperantista Ferisemajno), en 1984 kaj 1985.

La 15an de novembro 1985, Ricard S. Güell sendis al mi kopion de
dokumento sendita al KEA, titolita “Konciza respondo al «Kial
reĝino de la floraj ludoj
»” en kiu li diras: “Mi tre
bedaŭras ke la aŭtoro de la menciita artikolo ne prirespondis miajn
kritikajn opiniojn dum la KEA- asembleo kaj ke, poste, li, ne elegante,
uzis nian bultenon por emfazi «tradiciojn» kaj ŝire ataki
«radikalistojn». – Historie, la radikalismo sin montras
taŭga kiel evoluigilo por la tuttempaj socioj.

Nur sep monatojn poste en KE numero 245 de junio 1986 aperis la
artikolo de Güell, sed sen la antaŭa enkonduka paragrafo. La responsuloj
pri redakcio estis Guiñón, Mora kaj Puig. La artikolo enhavis klarigojn
pri diversaj tradicioj jam malaperintaj kiel la feŭda “rajto por la
unua nokto
“, la iama edziĝo de altrangaj monaĥoj, la edzinigo de la
filinoj far la patroj, la devo de la enamiĝintoj peti permeson al la
gepatroj, la teatraĵo “Don Juan Tenorio” en la “tago de la mortintoj“,
la moderna “tago de la patro“, “mortigi judojn” en la “sankta sabato” aù
la “oranĝo-duona formo de la tero super kiu regas sep ĉieloj” instruite
al li en 1921. Li aldonas liston de historiaj radikalistoj “al kiuj la
homaro ŝuldas sian evoluon
” donas ekzemplojn de historia maltoleremo
kiel “ĉasado de gesorĉistoj“, “persekutado de scienculoj” kaj finas
la artikolon tiel: “Ankaŭ estas maltoleremeco kaj konservemeco en
tiu kiu volas rezigni sian postenon en la floraj ludoj se oni aprobas
nuligi la elekton de floreska reĝino. Kial ne elekti reĝon se li estas
monarkiisma? Ĉu la reĝino estas elektita pro ŝiaj lingvistikaj
konoj aŭ ĉar ŝi sukcesis kiel poetino? Ĉu pro esti belulino aŭ
esti filino de altrangulo aŭ tutsimple ĉar ŝi estas virino akceptanta la
patreman vidpunkton de konservema posteno? Ĉu estas peko ŝanĝi
tradiciojn& En la nuntempaj katalunaj floraj Ludoj, imititaj de la
esperantismo, jam oni ne elektas reĝinon malgraŭ vivigi monarkion la
hispana ŝtato.

Astronomia revolucio. Industria revolucio. Socia revolucio. -La mondo ne evoluas sen revolucioj.

La 2an de marto 1986a mi estis elektita prezidanto de KEA proponite
de Llibert Puig. Laŭ-statute la prezidanto de KEA iĝis prezidanto de la
florluda konservantaro, tial, je la fino de aprilo, mi kunvokis la
konservantaron al kunsido la 24an de majo. La tria punkto de la tagordo
estis “Propono de evoluigo de la regularo”.

Mora i Arana ne povis ĉeesti pro kirurgia operacio kaj Silfer pro vojaĝkostoj.

Laŭ la protokolo “Oni konstatis la bezonon ŝanĝi la Regularon de la
Konservantaro por, unuflanke, alĝustigi ĝin al pli komforta agado de la
Konservantaro kaj, aliflanke, evoluigi ĝin al la nuntempa konceptado de
la beletristikaj konkursoj. Precipe oni opiniis necesa … modifi la
Regularon laŭ kelkaj aspektoj de la Floraj Ludoj de Barcelono (forigo de
la reĝino, monaj premioj, ktp). …

Oni akordis proponi al s-roj Ricard S. Güell kaj Abel Montagut fariĝi konservantoj.”

Silfer, en letero sendita al mi la 2an de julio, 1986, kopie al Mora i
Arana, manifestiĝis kontraŭa al forigo de la reĝino kaj asertis ke “La
unua grava teknika demando de ĉiu literatura konkurso estas reklamado…
LF siaflanke volonte aperigos anoncon, senpage, kiel kontribuon. … la
premiitaj verkoj aperos premiere ne nur en
«Kataluna
Esperantisto
» (bedaŭrinde apenaŭ konata ekster Katalunio) sed
ankaŭ en
«Literatura Foiro». LF-koop povus prizorgi, tra sia
Libro-fako, ankaŭ la eldonon de aparta volumo, kun la plej belaj poemoj
de IFL, ekde 1909 ĝis 1987: la kolekton povus fari Gabriel Mora i
Arana, mi mem volonte preparus antaŭparolon, se neniu alia tion farus.
Fine, se la Konkursfako de LF-koop estos interesata, eble ĝi povos trovi
formon de helpo, eĉ financa: nature IFL devas resti iniciato de
KEA sub la respondeco de ties konservantaro, sed se la regularo mencius
LF’on (por la premiera aperigo, kiu fakte jam okazas) kaj se KEA mem
dezirus, ni povus studi iun formulon de kunlaboro.

La 12an de julio, 1986, mi ricevis leteron de Mora i Arana, en kiu,
rilate al la propono forigi la reĝinon li opiniis ke “la kunmetita vorto
«konservantaro» signifas, tute simple, la jenon:
«Aro da personoj zorgantaj konservi ion bona kaj inda [25]
por ke tio ne difektiĝu aŭ ne forperdiĝu. Do, kiel mi povas senti min
agrable kun
«konservantaro» preta malkonservi ion tradicie
inda kaj bona?

Legante ke, je nomo de la Konservantaro, oni invitis s-ron R.
Salvadiego Güell fariĝi
«konservanto» (!), mi jam povas
preskaŭ certe supozi pri la tujaj intencoj de tiu
(mal)-
«Konservantaro». (S-ro Güell, kiel vi scias, iama
vicprezidanto de KEA, eksiĝis je tiu posteno
«pro la fakto ke la
KEA- estraro estis tro
konservativa‘». Kaj tuj poste, li radikale
taksis kiel pruvon de neprogresemeco pli-malpli masklisma, la fakton
elekti kaj entronigi virinon kiel Reĝinon de l’ Poetoj). La FL, en si
mem, estas tradicio – digna tradiciaĵo, kaj ni jam scias kiel R. S.
Güell taksas sendistinge tradicion.

La ĉefredaktoro de KE, tiam, je la fino de tiu asemblea kunsido
invitis min verki por publikigo replikan artikolon kontraŭ tiu

«tezo» malfavora al reĝinigo. La postan ferocan
kontraŭreplikan skribaĵon de Salvadiego Güell vi sufiĉe konas- mi
supozas. Pro tiuj faktoj, do, mi miras pro la fakto ke oni invitis lin
fariĝi
«konservanto». Konservanto je kio? Kial kaj
kiel oni venis al tiu ideo? …

Vi, s-ro Inglada, jam scias ke Giorgio Silfer sendis al mi fotokopion
de la letero (185/606) sendita al vi. La paragrafo tria estas, laŭ mia
opinio, sufiĉe signifoplena.

La 20an de julio, 1986, mi sendis poŝtkarton al ĉiu konservanto sciigante ilin pri la ne-akcepto de s-ro Güell.

La 25an de julio, 1986, Mora i Arana skribis al mi: “Pri mia
antaŭa tre longa letero mi nur volis prezenti al vi, senkaŝe, mian
personan vidpunkton (ĉar ĉiu rajtas havi la sian) kaj mi volis defendi
ion inda kiu, almenaŭ laŭ mi, atencas nenion je valoroj homaj. Kiu ne
agnoskas ke ĉiu nur esence bona tradicio estas tre favora je la
perfektiĝo pri konduto homa kaj socia? (Kiu povas defendi, kaj
kiel, kaj pro kio, ke ĉiu tradiciaĵo estas, sendistinge, malbonaĵo
elradikiĝinta?)

La 11an de oktobro, 1986, Guiñón, kiel provizora sekretario de la
Konservantaro, sendis dokumenton al ĝiaj membroj kun listo de sugestoj
kaj proponoj rilataj al la regularo. Mi sola restis en la propono forigi
la reĝinon kontraŭ kvar konservantoj (Carbonell, Guiñon, Mora, Silfer)
kiuj proponis daŭrigi la elekton. Kaj ankaŭ mi sola restis en la propono
liberigi la prezidanton de KEA de la deviga prezidanteco de la
Konservantaro, kion
Guiñón kontraŭis.

La 23an de oktobro, 1986, mi ricevis la lastan leteron de Mora i
Arana en kiu li diris al mi ke li ne povos ĉeesti la kunvenon de la
Konservantaro kaj ke li ĉeestos la Florludan Solenaĵon lastfoje
por postene agadi kiel sekretario.

Tio, kion mi rakontis sufiĉe multe lacigis min mense. Mi memoras
preskaŭ nenion pri la kongreso tiujara en Lleida, krom tio ke mi decidis
ne ĉeesti la Florludan Solenaĵon kiun mi devus prezidi. Tamen mi
ĉeestis la fermon de la kongreso kiun mi proklamis ne de la prezida
tablo sed surplanke inter ĝi kaj la publiko.

De tiam mi ekkabeis dekjare. En 1987, tiuj kiuj kontraŭis miajn
proponoj ekestris kaj KEA-on kaj la Konservantaron de la IFL; la
elekto de la Reĝino ne plu aperas en KE, tamen, dufoje, premiita
poetino, Krys Ungar, elektis Reĝon [26]. La Konservantaro havis prezidanton [27]
Gabriel Mora i Arana, la sekretario estis Joan Ramon Guiñón i Roset kaj
la prezidanto de KEA estis Jordi Carbonell i Pinyol, kaj okazis
interesaj ŝanĝoj en la statutoj de KEA: Literatura
Foiro-Kooperativo iĝis statute ricevanto de la havaĵoj de KEA kaze de
malfondiĝo (mi esperas ke en la nunaj statutoj tio ne aperas).

De la pasinta Zamenhofa Tago, kiam mi sciis pri la forpaso de Mora i
Arana, mi min demandas: kiel oni taksos mian 1986an
KEA-prezid-rolon? La respondo iĝas demando: ĉu tio
gravas? Tio kio gravas estas tio, ke KEA ekzistas dank’ al tiuj
kiuj laboris por ĝia ekzisto en la malfacila epoko de la diktaturo,
daŭre por ĝia evoluo post ĝia kreado kaj ke ĝia historio estas tre grava
ene de la movado. Bonŝance ni havis, havas kaj, mi vetas, havos gravajn
gekeanojn kiuj antaŭenigis, antaŭenigas kaj antaŭenigos tre interesajn
projektojn. KEA fruktas bone kaj niaj pioniroj [28] fierus pri ni kiel ni fieras pri ili.

Mi gardas bonajn memoraĵojn pri tiuj homoj kun kiuj mi kunestris kaj
KEA-on kaj la Konservantaron kaj mi aprezas iliajn opiniojn esprimitajn
kun konvinko, kun sincereco kaj kun malavareco, tiel la favorajn kiel la
kontraŭajn eĉ tiujn sindetenajn ĉar tio ja riĉigas nian pensan
diversecon kio ja favoras la ĝeneralan intereson kaj gravas por la
respekto al la civitanoj, por la volo fari servon al la komunumo kaj
kondukas al ĝia kolektiva disvolvo.

Kaj restas al mi ankaŭ bonaj memoraĵoj pri KEJ (Kataluna
Esperanto-Junularo). Kiam mi estis elektita KEA-prezidanto, prezidis ĝin
Hèctor Alòs, kiu intervjuis min en aprilo 1986, por “Kata-Luno”, la
revuo de KEJ; en ĝi oni povas legi mian celon pri ŝanĝoj:
Mi esperas ke sufiĉaj ŝanĝoj okazos dum mia prezidanteco.” kaj la
influon de raŭmismo sur min “…nia krizo de identeco multe malhelpas
nin.
” Pri la unua respondo mi devas agnoski ke mi eraris ĉar la ŝanĝoj
okazis post mia prezidanteco kaj pri la dua oni povas diri ke “kiu estas
senpeka, tiu ĵetu la unuan ŝtonon”.

Pasintan 3an de januaro, 2015, mi renkontiĝis en Sabadell kun Anne
Amblès kaj iuj el la tiutempaj katalunaj gejunuloj de la renkontiĝo
de Rubí. Mi kunportis la sabadeljan bultenon en kiu aperis la unuaj
reagoj al la artikolo de Anne, kiujn ŝi relegis kaj komentis: “ili
pravis en io kion ili skribis
“.

PS: Inter miaj lastaj pripensaj objektoj estas tiuj de la
premioj: Estas multa anonimaj homoj kiuj laboras tre intense kaj
dum multe da tempo por la homaro kaj neniam estas agnoskitaj. Sekve, al
mi ŝajnas maljuste ke nur iuj ricevas la honorojn. Ĉu oni bezonas esti
premiita? Oni devas kunlabori ĉar oni kredas ke tio ĝustas, ne ĉar
oni ricevos premion, ĉu ne?

——————-

  1 Legu, en la kataluna, la tri unuajn paragrafojn el la la lastaj ses, ĉe http://esperanto.cat/vilanova/vng.html

  2 http://www.estaquirot.com/ca/festivals.php

  3 https://eo.wikipedia.org/wiki/Pupteatra_Internacia_Festivalo

  4 http://www.ipernity.com/doc/joaningladaroig/@/page:4:18

  5 http://eo.wikipedia.org/wiki/Llibert_Puig_i_Gandia

&nbsp 6 https://www.esperanto.cat/e/retalls/esperanto/muzeo.htm

  7 http://www.gazetoteko.com/ske/ske03.pdf (paĝo 3a)

  8 HEF = Hispana Esperanto-Federacio.

  9 http://www.gazetoteko.com/hef/bol239.pdf (paĝo 14a)

10 http://eo.wikipedia.org/wiki/Francisco_Franco

11 http://www.gazetoteko.com/hef/bol242.pdf (paĝo 12a)

12 https://eo.wikipedia.org/wiki/Manuel_Casanoves_i_Casals

13 https://eo.wikipedia.org/wiki/Floraj_Ludoj

14 Virino elektita de la gajninto de la Natura Floro por prezidi la Feston kaj disdoni la aliajn premiojn.

15 https://www.esperanto.cat/web/Num-348-114?lang=ca (paĝo 9a).

16 https://eo.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Silfer

17 http://www.gazetoteko.com/hef/bol265.pdf
(paĝo 20a)

18 http://eo.wikipedia.org/wiki/Muzeo_de_Esperanto_de_Subirats

19 http://www.helsinki.fi/ jslindst/raumo-jl.html

20 https://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Ra%C5%ADmo kaj http://www.esperantio.net/index.php?id=10

21 https://eo.wikipedia.org/wiki/Gabriel_Mora_i_Arana

22 Tiujn tri “ni” en la paragrafo mi grasigis.

23 https://eo.wikipedia.org/wiki/Vilanova_i_la_Geltr%C3%BA

24 http://www.ipernity.com/doc/joaningladaroig/@/page:4:18

25 La grasigo estas mia. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/konser.html

26 https://www.esperanto.cat/ke/ke1989-265.pdf, (paĝo 4a), ankaŭ en 1990, kies Kataluna Esperantisto ne estas en la reto.

27 https://www.esperanto.cat/ke/ke1987-253.pdf (paĝo 4a)

28 https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-movado_en_Katalunio

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj