14/02/2012

Centjara datreveno de Tibor Sekelj

Tibor_Sekelj_1974_NM.jpg Hodiaŭ ni festas la centjaran datrevenon de Tibor Sekelj, ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo. Liaj verkoj, romanoj aŭ vojaĝlibroj, enhavas tre interesajn etnografiajn rimarkojn. Li verkis sian unuan libron en la hispana, sed li ankaŭ verkis en la hungara, en la serbo-kroata kaj en la franca. Tamen, la plej grandan parton de siaj verkoj li skribis en Esperanto, lingvo al kiu li destinis diversajn lernolibrojn kaj eseojn.

Tibor Sekelj naskiĝis en Spišská Sobota (Aŭstrio-Hungario), la 14an de februaro de 1912. Lia patro estis kuracisto kaj la familio ofte translokiĝis. Tuj post lia naskiĝo, la familio translokiĝis al Cenei, nuntempe Rumanio, kaj poste, en 1922, en Kikinda (Serbio), kie Tibor Sekelj finis la elementan lernejon. Poste, ili translokiĝis al Nikšić (Montenegro), kie li finis la mezan lernejon.

Post la lernado, Sekelj laboris kiel ĵurnalisto en Zagrebo kaj la jaron 1939 li veturis en Argentinon por verki kelkajn raportojn pri la jugoslavaj enmigrintoj. Li restis tie dum 15 jaroj, tie li estis ĵurnalisto kaj esploristo. La jaron 1944 li grimpis sur la monton Akonkagvo, la plej alta monto de Ameriko, kaj tial li publikigis sian unuan verkon, Tempesto super Akonkagvo. La jaron 1954 li reveturis al Jugoslavio, sed lia vojaĝa agado daŭris. Marte de 1962 li ekvojaĝis tra Afriko. Laste li loĝis en Subotica (Vojvodino) ekde la jaro 1972 kun lia edzino Erzsébet Sekelj; tie li estis direktoro de la urba muzeo ĝis la forpaso, la 23an de septembro 1988.

Li estis elstara membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj