05/10/2014

Bolivio: studentoj grandnombre prezentas siajn tezojn en indiĝenaj lingvoj

Multaj studentoj en Bolivio verkis siajn tezojn en indiĝenaj lingvoj, laǔ publikigo de En la UPEA. Proksimume 95 esplorlaboroj prezentitaj en tri enlandaj universitatoj estis verkitaj en la lingvoj: trinitario, viĉia, ĉikita, gvarania, ajmara kaj keĉua.

Temas pri 80% de la tezoj prezentitaj en la indiĝenaj universitatoj, la ceteraj 20 % estis en la hispana pro manko de faka terminologio sufiĉe specifa, laǔ la vicministro pri supera edukado Jiovanny Samanamund. “Temas pri la studentoj pri petrol- kaj tergasinĝenierado”, li precizigis.

Laǔ Samanamud, tiu produktado de tezoj en lingvoj tiel nomataj “originaj” estas historia fakto, ĉar pli frue la prezentado de profesiaj verkoj en tiuj lingvoj estis malpermesita.

Tiuj universitataj tezoj estas la finstudaj taskoj en la jenaj karieroj: nutraĵa industriinĝenierado, inĝenierarto pri agrikulturo, agronomia inĝenierado, forstinĝenierado, teksindustria inĝenierado, veterinara medicino kaj zootekniko, petrola kaj tergasa inĝenierado kaj ekologia fiŝkulturo. Minimume kvar el tiuj karieroj, kiujn oni povas sekvi en la keĉua, ajmara aǔ gvarania, estas eksklusivecaj en tiuj universitatoj en Bolivio.

bolivia-2.jpg

Fonto: Jornalet

Foto: Tinkuy Yachaykuna

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj