19/12/2014

15an de decembro, esperantotago

Pasintlunde, la 15an de decembro, ni festis la 127an esperanto-tagon. Tiukadre ni prezentis en la librejo Documenta de Barcelono la lastan publikaĵon de KEA, la Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto de Pedro M Martín Burutxaga. Krom la aŭtoro, prezentis la verkon la paremiologo Víctor Pàmies, kiu verkis la antaŭparolon de la libro.
Dum la aranĝo ni memorigis la poeton Gabriel Mora i Araba, forpasinta la 25an de novembro, kaj ni prezentis tiun Verkami-projekton: BAPN, ni konservu la memoron de Esperanto en Katalunio.
 
Ni estas ege kotentaj pro la eko de la kampanjo, pro la kvanto da donacoj kaj pro ties disvastigado, nacie kaj internacie. Krome, elstarigas la projekton la retejo de la Kultura Insituto de Barcelono kaj la retĵurnalo Vilaweb.
 
Sed ” ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko”, kaj ĝis januaro ni ne scios ĉu ni povos savi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN). Bv. helpi nin. Koran dankon!

05-2.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj