08/01/2013

125a Esperanto-tago

La pasintan 15an de decembro, Kataluna Esperanto-Asocio rememoris la 125an zamenhofan tagon iel speciale.

Matene gastigis la festadon la Muzeo de Esperanto de Subirats, kie Joan Inglada prezentis la verkaron de Anna Rosselló kaj Josep Travesset, katalunaj esperantistoj engaĝigitaj je la rajtoj de la senŝtataj nacioj, ĉefe de tiuj kiujn ili vizitis dum 8-jara vojaĝado tra Abya Yala, aŭ Ameriko laŭ la Konsilo de la indiĝenaj popoloj.

Vespere, la sidejo de la retgazeto Vilaweb gastigis rondan tablon pri lingva diverseco kaj paco kun la partopreno de la lingvisto Carme Junyent kaj la politologoj kaj pacaktivistoj Jordi Armadans kaj Xavier Alcalde. La debato estis vigla, partopreniga kaj tre profitdona. Samkiel matene en la muzeo, la partoreno estis multe pli alta ol antaŭvidite.

La festado finiĝis per komuna vesper-manĝo en la restoracio Horiginal.

1-2.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj