12/06/2016

Sabadell gastigis la 5an Tutmondan Ekzamentagon

La pasintan 4an de junio 2016 okazis la 5an Tutmonda Ekzamentago en 15 urboj de 12 landoj. Partoprenis ĝin 123 homoj. Unu el tiuj urboj estis Sabadell, kie troviĝas la sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA). Tie ekzameniĝis 8 homoj, 5 laŭ la B1 nivelo kaj 3 laŭ la C1 nivelo de la eŭropa lingva regularo nomita KER. Ĉiu sukcesis la parolan parton, sed la aliaj rezultoj aperos post du monatoj.
Maria, kiu ekzameniĝis en la B1 nivelo, deklaris: “la ekzameno estis pli amuza kaj facila ol mi antaŭvidis”.

Katalin Kováts, la ĉefa organizanto de la Tutmonda Ekzamentago, kiu majstre organizis la aranĝon, gratulis la lokan gvidanton, Viktoro Solé, kaj la lokan helpanton, Rubeno Fernández, pro la efika kunlaborado.

KEA esperas ripeti la sperton venontjare.

La partoprenantoj de la KER-ekzameno –fotis Xavier Murcia

La partoprenantoj de la KER-ekzameno –fotis Xavier Murcia

antaux_la_komenco.png

Maria Dolors Godoy dum la parola ekzameno (fotis Viktoro)

Maria Dolors Godoy dum la parola ekzameno (fotis Viktoro)


Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj