Bonvenon!

La katalunaj kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Ĉi-jare la 36a Kataluna Kongreso de Esperanto gastigas la 1an Okcitanan Kongreson de Esperanto kaj ĝia temo estas intime ligita al la lando ĝin gastiganta: Okcitanio.

Okcitanio estas la lando de la okcitana lingvo. Ĝi enhavas 32 departementojn de la franca ŝtato, 12 valoj en la itala Piemonto, la princlando Monako kaj Arano en la aŭtonoma komunumo Katalunio.

En 2013 okcitanoj rememoras la 800a datreveno de la batalo de Murèth, la 700a datreveno de la arana privilegio nome "Querimònia", kaj la 500a datreveno de la pac-traktato de Plan d'Arrem (vidu la sekcion Historiaj eventoj).

Esperantistoj aprezas lingvan diversecon kaj defendas ĝin, ĉar ili konsideras, ke ĉiuj lingvoj estas samrajtaj dum ili estas malsimilaj. Neniu lingvo rajtas subordigi alian.

Ĉiu popolo sian lingvon

En la mondo estas parolataj inter 4000 kaj 6000 lingvoj, el kiuj, laŭ la optimistoj, 50% riskas malaperi post kelkaj jaroj. 96% da lingvoj estas parolataj de nur 4% de la homaro. La esperantistaro scias, ke la kvanto da parolantoj estas ja grava, sed tamen ĉiuj lingvoj, kaj majoritataj kaj minoritataj, montras novajn perspektivojn kaj estas same valoraj.

Kiam lingvo malaperas, tiam malaperas vivkompreno kaj esprimkapablo. Lingva malekvilibro igus la homaron malriĉa je ideoj, pensoj kaj manieroj vivi kaj esprimi la realon.

La propono de Esperanto estas respektema al ĉiuj lingvoj kaj rifuzas lingvan trudon, helpante la konservon de la spaco de ĉiu lingvo. La propra lingvo estas la plej valora bonaĵo de ĉiu el ni, riĉeco valorigenda ĉar identigas kaj kortuŝas nin: diru "dankon" al kiu ajn sialingve, eĉ se komplike, certe vi igos tiun rideti!

Se vi ankoraŭ ne partoprenis en esperanta aŭ en internaciisma evento, ni invitas vin vidi, ke temas pri tutmonda movado aganta por lingva diverseco, ĉar ĝi batalas por la rajto de ĉiuj popoloj uzi sian propran lingvon.

Ĝuu la kongreson, estu libera mem opinii kaj vidi mondon kie lingvoj kaj kulturoj ne kverelas, sed kundancas belan dancon. Vi estas avertita, ne maltrafu tiun okazon!!!

Organizas:

Kunlaboras:

Conselh Generau d’Aran

Sekvu nin ĉe:

Facebook