34a Kataluna Kongreso de Esperanto

La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj.

Ĉiu popolo sian lingvon

Se vi ankoraŭ ne partoprenis en esperanta aŭ internaciisma evento, ni invitas vin vidi per viaj propraj okuloj, ke la esperantismo estas monda movado disvastiganta la lingvan diversecon, ĉar ĝi batalas por la rajtoj de ĉiuj popoloj uzi sian lingvon, kaj instigas internacian fratecon, ĉar ĝi kreas egalecajn rilatojn trans politikaj landlimoj - landlimoj, kiuj en la plimulto de la okazoj estas trudataj senkonsidere de kulturaj unuoj.

Ni volas mondan pacon, bazitan sur la kompreno de ĉiuj popoloj, konstruante demokration, ne pacon bazitan sur militarismo kaj aŭtoritatismo de la plej potencaj. Bonvenon en la kongreson, sentu vin liberaj mem opinii kaj vidi mondon, kie la kulturoj interrilatiĝas kaj kunriĉiĝas, en plena egaleco. Do, karaj geamikoj, venu kaj ne perdu tiun belan eblecon por koni esperantistojn, internaciistojn kaj agrablajn festojn!!!