Video-arĥivo:
Vidu ĉiujn videojn. Eniru la videujon.
Kio estas KIS TV?
KIS TV estas Kataluna Inform-Servo Televida, se vi deziras plian informon pri tiu projekto, klaku ĉi tie.
Kontaktado:
Kontaktu nin pere de nia retadreso: kistv(heliketo)esperanto.cat.
Morgaŭa veterprognozo:
Jen veterprognozo por la Kataluna Landaro :
KISTV-Movado: 34a Kataluna Kongreso de Esperanto
movado
Raporto pri la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Sabadell, la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.
Kelkses-minuta filmeto kiu resumas la iron de la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Jen rapida "kameramumo" al ĝia etoso, ĝiaj prelegoj, teatraĵoj, koncertoj, omaĝo al Llibert Puig kaj adiaŭo al Hèctor Alòs.
KISTV-Socio: La sarda lingvo
movado
Intervjuo al profesoro Diegu Corraine pri la nuna situacio de la sarda lingvo.
Diegu Corraine (
Nùgoro,
1949) estas tradukisto kaj fakulo pri la
sarda lingvo. Li estis
sekretario de la
Sotziedade pro sa Limba Sarda
(Societo pro la sarda lingvo), kaj direktoro de la eldonejo
Papiros.
Li interesiĝas pri la problemoj rilate al lingva politiko, la normigo
de la sarda kaj la terminaro.
Li anas en la Observejo pri la Sarda Lingvo; kaj anis en la komisiono
al kiu la Sarda Registaro taskis pretigi proponon de komuna sarda
lingvo, la t.n.
Limba Sarda Unificada.
Li estas la direktoro de la
Ufitziu de sa Limba Sarda
(oficejo de la sarda) kaj kunordiganto de la majstro-kurso pri "Sarda
Tradukado kaj Interkulturaj Studoj", kreita en Nùgoro dum la kurso
2003-2004, fare de
Provinco Nùgoro, la
Aŭtonoma
Universitato de Barcelono, kaj la
Universitata
Konsorcio de Nùgoro.
KISTV-Movadanoj: Kapriol’ en Barcelono
movadanoj
Intervjuo al Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse, Kapriol, kadre de la koncertaro Popolmuziko kaj Esperanto en Centre Artesà Tradicionàrius, Barcelono, aprilo 2009
Intervjuo al Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse, Kapriol’, kadre de la koncertaro Popolmuziko kaj Esperanto en
Centre Artesà Tradicionàrius, Barcelono, aprilo 2009
Duoble Unu en Barcelono
movadanoj
Intervjuo al Françoise Rochette kaj Patrik Delabi, Duoble Unu, kadre de la koncertaro Popolmuziko kaj Esperanto en Centre Artesà Tradicionàrius, Barcelono, aprilo 2009
Intervjuo al Françoise Rochette kaj Patrik Delabi, Duoble Unu, kadre de la koncertaro Popolmuziko kaj Esperanto en
Centre Artesà Tradicionàrius, Barcelono, aprilo 2009
KISTV-Socio: Amaziĥoj en Katalunio
tradicioj
La amaziĥa lingvisto Hassan Akioud rakontas pri la lingva situacio de la amaziĥoj, kaj en Amaziĥio kaj en Katalunio.
Hassan Akioud naskiĝis en Agadir, Maroko, la jaron 1972, kaj loĝas de antaŭ pli ol dek jaroj en Barcelono. Li estas diplomito en hispana filologio kaj doktoro pri ĝenerala lingvistiko. Respondecas pri administrado en
Observatori Català de la Llengua Amaziga (Kataluna Observejo pri Amaziĥa Lingvo) de Barcelono kaj estas membro de la Grupo pri Amaziĥaj Studoj de Katalunio kaj de la asocio
Itran. Kunverkis la libron ’Els amazics: una història silenciada, una llengua viva’ (La amaziĥoj: silentigita historio, vivanta lingvo) kaj redaktas kaj prezentas la novaĵojn en la amaziĥa en
Barcelona TV.
Post la lastaj migradoj, la
amaziĥa lingvo fariĝis la tria lingvo en la
Kataluna Landaro laŭ parolanto-numero. Temas pri la lingvo de la
amaziĥoj (aŭ berberoj, kiel nomis tiun popolon grekoj kaj romianoj), kaj ĝi estas la loka lingvo de
Amaziĥio, nordafrika teritorio iranta el
Kanariaj Insuloj ĝis la
oaza urbo Siwa en
Egiptio. La amaziĥa suferis fortan retroiron post la
islamigo kaj la arabigo de siaj parolantoj la 7an jarcenton, kaj tute malaperis dum la 18a jarcento el Kanariaj Insuloj pro invado kaj aligo al
Kastilio. La amaziĥa havas propran alfabeton, nomita
tifinaĥo, kiu aĝas pli ol 2500 jaroj kaj estas daŭre uzata nuntempe, kune kun la latina.
KISTV-movadanoj: Jaume Viladoms, instrua pasio
movadanoj
Jen raporto pri la esperantista flanko de Jaume Viladoms i Valls (1898-1978). Laborista aktivisto kaj disidento de la reĝimo de Franco, Viladoms dediĉis sian vivon al instruado de sciencoj kaj humanismaj studoj, ĉefe al proletaro, kaj tial li estis persekutita de la frankismo. Ĉi-jare, okaze de la 50-a datreceno de la lernejo Jaume Viladoms, la urbo Sabadell omaĝas lin, kaj la skipo de KIS-TV kunlaboris al la omaĝo per la kreado de tiu ĉi filmeto.
La pasintan ĵaŭdon la 17an de aprilo je la 19a horo kaj kadre de la solena
teatro Principal de la urbo
Sabadell, okazis cerimonia omaĝo al
Jaume Viladoms i Valls. Laŭ la titolo "Jaume Viladoms, instrua pasio", homoj konintaj persone la omaĝitan instruiston atestis kaj prelegis pri la diversaj flankoj de tiu homareca homo, kiu estis fondinto kaj motoro de la lernejo en Sabadell nuntempe nomata Jaume Viladoms. Krom liaj emoj socialisma, muzikŝatanta kaj instruema, oni reliefigis la esperantistecon de Viladoms, pri kiu
Llibert Puig prelegis kaj pri kiu tiu ĉi filmeto estis spektigita. Kiam li estis 8-jara, Jaume Viladoms i Valls, jam parolis
Esperanton, kaj 9-jara li jam korespondis kun tutmondaj esperantistoj. Li estis
marksisma aktivulo kaj li havis grandan kapalon memlerni, pro kio li estis altnivela instruisto pri sciencoj kaj humanismaj studoj. Li instruadis matematikon, fizikon, metalurgion, al laboristoj post la labortempo, kaj al kiu ajn deziris lerni. La faktojn instrui en la kataluna kaj instrui malpermesitajn fakojn kiel Esperanton kaj
materiismon, kondukis lin en malliberejon, kie li daŭre instruis. En Sabadell, la kvanto da lernatoj plinombriĝis tiel, ke li devis trovi novajn ejojn. Finfine li povis krei la lernejon Delta, nuntempe nomata
Escola Jaume Viladoms, kiu ĉi-jare festas sian 50an datrevenon.
KISTV-Movado: 11a de septembro
movado
La 11a de septembro estas la Nacia Tago kiam katalunoj festas sian perditan suverenecon memorante kion oni estis kaj volas reesti.
Fine de la
Milito de Hispana Sukcedo (1700-1714) la 11an de septembro de 1714 kaj post longa sieĝo Barcelono estis okupaciita far la kastilia armeo. Unu jaron antaŭe la internaciaj aliancanoj de la katalunoj forlasis la militon akceptante en la
Traktato de Utrecht la kastilian okupacion de la tutan
Kronlandon de Aragono. La malvenko en tiu milito estis sekvita, do, de la senestigo de la katalunan suverenecon far la venkinta kastilia registaro (
Dekretoj de ’Nueva Planta’), kio ankoraŭ daŭras. De tiam la 11an de septembro estas la
Nacia Tago kiam katalunoj festas sian perditan suverenecon memorante kion oni estis kaj volas reesti.
KISTV-Movadanoj: Llibert Puig
movadanoj
Intervjuo al Llibert Puig.
Intervjuo al Llibert Puig, kasisto de Kataluna Esperanto-Asocio kaj historia movadano, dum la kursfina vesperman?o de Esperanto-Centro Sabadell.
KISTV-Movado: Vallgorguina
movado
Raporto pri la 4a Printempa Renkonti?o de KEJ En Vallgorguina.
Raporto pri la
4a Printempa Renkonti?o de kej: de la 4a ?is la 6a de majo.En Can Clarens, Vallgorguina (Valls Oriental).
Alfredo Fernndez kaj Jos Ezeiza rakontas la ekeston de tiu fama rok-ensemblo el Madrido, kiel ili konis esperanton kaj kial ili verkis ’La lukto estas perdita’-n.
La ideo estigi
’Le Punk’-n naski?is fine de 2000, kiam Alfredo Fernndez ’Alfa’ kaj Jos Ezeiza ’Jou’ decidas estigi muzik-ensemblon por esplori aliajn muzikojn kaj ludi ilin la? sia rok-stilo. Ili aperigis, ?is nun, tri diskojn: ’La logia de la canalla’ (2004), ’Dos pualadas a Gardel y otros tres delitos’ (2004) kaj ’No disparen al pianista’ (2006). En tiu lasta disko ili havas kanton en esperanto pri la perdo de la utopiojn:
’La lukto estas perdita’, ?ar la? ili esperanto estas la perfekta lingvo por kanti tian tekston.
KISTV-Socio: Besirs por la okcitana
movado
Raporto pri la manifestacio por la okcitana en Besirs la 17an de marto de 2007.
Raporto pri la manifestacio por la okcitana en Besirs la 17an de marto de 2007.
Pako Belmonte, membro de la asocio ’V de vivienda’, parolas pri la asocio kaj pri la loĝproblemo en nia lando.
Pako Belmonte, membro de la asocio
’V de vivienda’ kiu plendas por la rajto loĝi, prezentas la asocion, ties celojn kaj festumajn postulagadojn kaj analizas la kialojn de la nuna loĝproblemo en Katalunio: la merkato kontrolas la loĝeblojn ĉar mankas leĝoj pli sociaj.
Enmigrintoj: Belm Prado
movadanoj
La galegino Belm Prado rakontas pri sia sperto kiel enmigrinto en Katalunion.
La galegino Belm Prado rakontas pri sia sperto kiel enmigrinto en Katalunion: kial ?i forlasis sian vila?on en
Galegio, kiel integri?is en la novan socion, kion memoras pri sia lando,
lingvo kaj la rilatoj kun portugaloj kaj kion pensas pri la
Galega Centro en Barcelono.
Raporta?o pri la 33a Kataluna Kongreso de Esperanto en Amposta.
Historia romano de Joan-Marc Leclercq en la Maĥnovsĉino.
JoMo (Joan-Marc Leclercq) estas okcitana kantisto. Antaŭ longe li estis la kantisto de "Les Rosemary’s Babies" (La Rozmariaj Beboj) kiu eldonis du KD-ojn per la franca diskeldonejo Boucherie et Willins Production kies urĝa enscenigo leviĝis al ekstreme varmaj koncertoj tra tuta Eŭropo el kiuj pli ol la duono okazis en Francio. La jaron 1996 formiĝis la bando JoMo kaj Liberecanoj kiu kunigas punkan, rokan kaj skaan muzikon. La repertuaro de JoMo estas 22-lingva, inter kiuj troviĝas esperanto. Sia lasta albumo estas "Jomo Slavumas", ĵus eldonita.
Solitare JoMo oferas al ni longan muzikan spektaklon kun energia kaj festa muziko kun ritmoj foje rokabilaj sed ankaŭ tradiciaj slavaj, en esperanto, en la okcitana kaj en ĝis 22 lingvoj.
Lingvo de l’ geavoj, lingvo de l’ genepoj
tradicioj
Christine Vidotto kaj Joan-Marc Leclercq rakontas al ni sian surrealisman sperton pri sia familia lingvo.
La lingva politiko en la
Franca Respubliko hontigis i.a. la plejmulton de la
okcitanoj pri sia gepatra lingvo kaj sukcesis ke multaj gepatroj rezignu transdoni la familian lingvon al propraj gefiloj. Tiu fakto kreis tutan generacion da okcitanidaj franclingvanoj. Kelkaj el ili, kiel Joan-Marc kaj Christine, malgraŭ ĉio, lernis la geavan lingvon.
3a Printempa Renkontiĝo
movado
Raportaĵo pri la 3a Printempa Renkontiĝo de KEJ
Flo kaj Triboulet prezentas Vinilkosmon, Eurokkan kaj la studion Studio de la Trappe
Floral Martorell prezentas
Vinilkosmon la muzik-eldonejon de
Eurokka kaj lia kunlaboranto Triboulet prezentas la studion
Studio de la Trappe kie estis surbendigita i.a. la plejmulto de la esperanto-muziko.
Calotada estas manĝado de calots, speco de cepoj kiujn oni ekkultivis antaŭ cent kvindek jaroj en suda Katalunio, en la centro de Katalunlandaro, en regiono proksima al urbeto Valls kaj urbo Tarragona. Oni kutime rostas ilin kaj organizas feston por ilin manĝi.
Calotada estas manĝado de
calots, speco de cepoj kiujn oni ekkultivis antaŭ cent kvindek jaroj en
suda Katalunio, en la centro de Katalunlandaro, en regiono proksima al urbeto
Valls kaj urbo
Tarragona. Oni kutime rostas ilin kaj organizas feston por ilin manĝi.
Malgraŭ sia moderneco, ’calotada’ estas unu el la plej popularaj katalunaj tradicioj, kaj ’calots’ estas inter la plej ŝatataj katalunaj manĝoj, kune kun pa amb tomquet,
botifarra amb mongetes kaj paella.
Miquel Gmez ’Durkapulo’
movadanoj
Miquel Gmez Durkapulo rakontas sian sperton en la movado tra diversaj landaj sekcioj.
Miquel Gmez Durkapulo rakontas sian sperton en la movado tra diversaj landaj sekcioj.
Aktivula kunveno de KEA en Benicssim
movado
Kunveno de aktivuloj de KEA en Benicssim (La Plana-Valencilando) por diskuti, programi kaj festumi. Intervjuoj al Joan Catal kaj al Kasia Idziaszczyk.
Kunveno de aktivuloj de KEA en Benicssim (La Plana-Valencilando) por diskuti, programi kaj festumi. Intervjuoj al Joan Catal kaj al Kasia Idziaszczyk.