09/01/2024

Kroniko de la Zamenhof festo en Cassà de la Selva

La pasintan 16-an de decembro okazis en Cassà de la Selva la Zamenhof tago. La loko ne estis hazarde elektita ĉar la festo estis dediĉita al la esperantistinoj ĝenerale, kaj aparte kiel omaĝo al Dolors Godoy i Rotllens, veterana movadanino, literaturamanto kaj iama urbestrino de la urbeto en la jaro 1979.

La festo konsistis en prezento de la lastaj eldonoj de KEA kies komuna ligilo estas la fakto ke ili estis verkitaj de virinoj. La omaĝo al Dolors konsistis en projekcio de diversaj bildoj de ŝia partopreno en la e-movado, diversaj paroladoj, la transdono de la premio kiun oni koncedis al ŝi en Barcelono okaze de poemo en E-o kaj fine, la Prezidanto de KEA transdonis al ŝi la diplomon kiel honoran membron de nia asocio.

Finita la ceremonio, la eksteruloj ĝuis gviditan viziton al kelkaj vidindaĵoj en Cassà kaj kelkaj kuraĝuloj povis grimpi ĝis la supro de la preĝeja sonorilturo kie eblis spekti la ĉirkaŭaĵon. Finita la kultura parto de la ceremonio ni kuniĝis en la Restoracio Bon Acull kie okazis la kuna tagmanĝo.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj