Kataluna Esperanto-Asocio


Agendo

Hejmpaĝo > Nuntempe > Agendo > Zamenhofa Tago

Zamenhofa Tago

Esperantaj bibliotekoj kiel kultura heredaĵo survoje al la XXIIa jarcento

La venontajn 15-an (sabaton) kaj 16-an (dimanĉon) de decembro okazos prelegoj kaj ateliero en Centro de Esperanto de Sabadell, kie sidas la Biblioteko Petro Nuez, por soleni la Zamenhofan tagon. Ĉar la Zamenhofa Tago estas ankaŭ la tago de la Esperanta kulturo, la temo estas ligita al Esperantaj bibliotekoj kaj ilia ciferigo kiel vojo al modernigo kaj alirebleco.

Ni enkalkulas la partoprenon de niaj asocianoj Ruben Fernandez, Briano Russell, kaj Ana Molera (tiu ĉi lasta posedanto de la Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals (Moià). Nia fremda gastopreleganto estos Ana Manero, bibliotekisto en la Hispana Nacia Biblioteko, zorganto de la Biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio kaj gajninta en 2015 la Diplomon pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio pro sia laboro en BJRP.

La provizora programo estas jena :

  • 15a (sabato)
    • 12h. Ana Manero : pri Bitoteko, la deponejo de ciferigitaj verkoj de la Biblioteko Juan Regulo Perez
    • 13h. Brian Russell : pri ciferigado kaj kopirajtoj
    • 16.30h : Ana Molera : pri Biblioteko Ramon Molera Pedrals
    • 17h : Ana Manero : pri Biblioteko Juan Régulo Pérez
  • 16a (dimanĉo)
    • 11h. Rubén Fernández : ateliero de Esperanto por neesperantistoj, kun fulmokurso
    • 12.30h. Rubén Fernández : pri Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez (Sabadell) kaj la kolekto de Grupo Aŭroro (Barcelono) kaj ilia katalogado

La prelegoj estos en la kataluna aŭ hispana se ĉeestos neesperantistoj, aŭ en Esperanto alikaze.

Sabaton eblas kune tagmanĝi se sufiĉaj sin anoncos frue. Sendu mesaĝon al « rubeno » ĉe nia domajno « @esperanto.cat ».

Dimanĉon ankaŭ okazos la ĉiujara Zamenhof-taga festeno de Centro de Esperanto de Sabadell, je la 14h, en proksima restoracio Can Tòfol. Estos 20-eŭra menuo. Se vi volas partopreni, sendu mesaĝon al « sabadell » ĉe nia domajno « @esperanto.cat » aŭ telefonu al Ricard Buixó ĉe 661 289 911, elektinte duan pladon el la jenaj eblecoj :

  1. rostita bovkotleto
  2. porkaĵo kun bakitaj terpomoj
  3. patrostitaj kalmaroj
  4. moruo kun « samfaina »
  5. rostita kolbaso kun bakitaj terpomoj

La Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez situas en strato Papa Pius XI, 130, tre proksime al la stacio La Creu Alta de la Katalunaj Fervojoj :





Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33