Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Nova rolafiŝo de KEA

Nova rolafiŝo de KEA

Por ĉiuspecaj budoj kaj agadoj

Diskonigu

La Tago de Sankta Georgo alproksimiĝas, kaj KEA pretigas sin por la tradiciaj budoj. Kiel kutime, ni starigos ilin en Barcelono kaj Sabadelo, sed ĉi tiun jaron ni sendas inviton partopreni ankaŭ en aliaj urboj.

Ĉi tiun fojon estas aparta instigo al tiu agado : KEA mendis novan rolafiŝon (roll-up) por ornami niajn budojn kaj logi atenton. Ĝis nun ni uzis tiujn kreitajn por la Jaro Amades kaj la Zamenhofa Jaro, sed tiu ĉi estos ĝenerala kaj ĉiucela ; ĝi grandos 85x206 centimetrojn, venos kun sia propra ujo kaj faldebla stango por starigi ĝin, uzos la unikajn kolorojn kaj litertipojn de KEA kiuj aperas sur nia retejo, kaj inkluzivos la sloganon „Viu els teus ideals. Practica la justícia lingüística. Aprèn esperanto.”

KEA pagos la prezon presi tiun rolafiŝon ne nur por Barcelono kaj Sabadelo, sed ankaŭ por asocianoj en aliaj urboj, kiuj starigos budon. Sufiĉos ke vi mendu kiel eble frue ĉe la retpoŝtadreso „kasisto” ĉe nia domajno „esperanto.cat”, venu kolekti ĝin al Barcelono antaŭ Sankta Georgo, kaj ke vi poste sendu fotojn de via budo kun la rolafiŝo. Se vi ŝatus starigi budon kun ĝi, ne hezitu kaj jam mendu. Ankaŭ kontaktu la libroserviston ĉe „libroservo” ĉe „esperanto.cat” por mendi librojn por via budo.





Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33