Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Nova retejo de la Biblioteko Petro Nuez

Nova retejo de la Biblioteko Petro Nuez

Pli ol 20000 havaĵoj jam katalogitaj

Diskonigu

Kun la komenco de la jaro, KEA inaŭguris novan retejon por la katalogo de niaj bibliotekoj : biblioteko.esperanto.cat.

Se vi memoras la amasfinancan kampanjon faritan per Verkami antaŭ du jaroj por renovigi la Bibliotekon-Arĥivon Petro Nuez vi eble demandis al vi, kiel oni uzas la monon kaj kiel progresas la renovigo de BAPN. Nu, KEA ankoraŭ estas sur la lasta kaj plej longa ŝtupo de la laboro : katalogado de la havaĵoj. Dum ĝi ne finiĝos, BAPN ne povos esti vera biblioteko pruntedonanta librojn.

Ĝis nun, oni katalogis pli ol 1100 publikigaĵojn, kaj baldaŭ aldoniĝos pli ol 200 el la privata kolekto de nia forpasinta asociano kaj konata verkisto Miguel de Seabra, ĝentile donacitaj de lia vidvino Vimala Devi.

Sed biblioteko.esperanto.cat estas pli ol nur la katalogo de BAPN. Ĝi inkluzivas ankaŭ la tutan katalogon de la Muzeo de Esperanto de Subirats kaj de la Biblioteko Molera de Moià : respektive, 11985 kaj 6942 kolekteroj. Entute, la katalogo jam enhavas informon de pli ol 20000 libroj kaj periodaĵoj. Ankoraŭ pli, ĝi estas servilo, el kiu aliaj esperantaj bibliotekoj povos ĉerpi rikordojn jam registritajn kaj en la estonteco ĝi rekte kontribuos al la kreado de centra katalogo de ĉiuj esperantaj bibliotekoj en la mondo.

Por plenumi tiun mision, tamen, oni ankoraŭ devas profunde poluri kaj normigi la jam ekzistantajn rikordojn. Se interesas vin la tasko kaj vi scias iom pri katalogado, aŭ volas lerni pri ĝi kaj kontribui al la projekto, sciu ke la kataloga teamo laboras preskaŭ ĉiun mardon posttagmeze en la sidejo de BAPN, en Centro de Esperanto de Sabadell, sub la gvido de nia estrarano Sebastià Ribes ; ĉiun monaton okazas kataloga ateliero ankaŭ po unu sabato. Kontaktu la katalogan teamon en la retpoŝtadreso bapn(ĉe)esperanto.cat.





Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33