Kataluna Esperanto-Asocio


Artikoloj

Hejmpaĝo > Eldonaĵoj > Artikoloj > La postaĵo de la naciistoj

La postaĵo de la naciistoj

Artikolo el Heroldo de Esperanto

Diskonigu

de Rubén Fernández Asensio

Naciismo, esperantismo kaj la postaĵo de la naciistoj

En la lasta numero de Heroldo, A. Fabián Jiménez bedaŭre miras "kiel multe da esperantistoj apogas la naciismajn movadojn". Ho tempoj, ho moroj ! Kiel dekadencas Esperantio ! Tamen, tiu ’perfido’ estas la nepra rezulto de la nunaj eksteraj vivkondiĉoj de nia movado. Li prave mencias ke "nuntempe pli kaj pli da homoj samideas kun tiuj estintaj esperantistoj, kiuj batalis kontraŭ la fortaj muroj de miljaroj inter la popoloj", sed forgesas mencii, ke tiuj internaciistoj batalas per la angla lingvo kaj kontentas pri ĝi. Post la fina venko de la angla, kiam ĝi ne plu havas konkurantojn en la rolo de internacia lingvo, kiam ĉiuj krom marĝenuloj kiel ni jam akceptas ke ĝi estas la nediskutebla perilo de internaciaj rilatoj, kiam ĝin uzas ne nur registaroj kaj diplomatoj, sed ankaŭ neregistaraj organizoj kaj amasoj da sinceraj kaj sindonaj bonfarantoj en siaj klopodoj plibonigi nian mondon, kiu sentas sian memestimon vundita de la angla, kaj kontraŭas ke ĝi ne estas neŭtrala per harfendaj argumentoj konvinkantaj neniun ? Nur furiozaj naciistoj kiel ni.

Sed esperantistoj estas strangaj naciistoj. Ilia naciismo, kvankam intensa, estas senkonscia kaj ’banala’, kiel dirus Michael Billig. Estas vero ke, ĝenerale, naciismoj estas kiel postaĵoj : ĉiu havas unu, sed neniu vidas la propran ; kaj tre ofte ankaŭ ne la aliulan, ĉar ĝin kovras deca vesto el leĝoj, registaroj, diplomatoj, policoj kaj armeoj, farante kvazaŭ duan haŭton, ŝajne naturan kaj nerimarkindan. Nur la nuda mizerulo ŝajnas havi postaĵon, kaj estas mokata pro tio. Tamen, esperantistoj estas alienecaj kaj memfremdigitaj en preskaŭ marksisma senco, ĉar ili, kiel puritanoj pri nudeco, pli ol aliaj hontas je naciismo kaj subpremas siajn plej profundajn sentojn al la aliaj kaj al si mem, kaŝante ilin sub pruda ŝajno kaj pretendante doni al aliaj lecionojn pri ilia riproĉinda ŝovinismo. Tiusence, la esperantistoj similas al movado de tiel nomataj ’eks-gejoj’ : ni ne nur estas enŝrankigitaj naciistoj, sed ankaŭ atakas tiujn, kiuj pli libere esprimas sentojn de ni rigardatajn hontindaj. Kaj kiel okazas al eks-gejoj, ni mensogas nur al ni mem kaj konvinkas neniun. Oni facile rimarkas la kontraŭdiron inter nia kritikado de naciismo kaj nia fiera rifuzo de la angla. Dum esperantistoj ne konscios sian naciismon, niaj penoj disvastigi Esperanton estos ridinde senefikaj.

Oni ne kredu, tamen, ke tiuj naciismo kaj memfremdiĝo estas novaj fenomenoj, ĉar ili datiĝas de la origino mem de nia movado kaj estas bazitaj sur legendoj kaj eĉ rektaj trompoj, disvastigitaj ankaŭ de Zamenhof mem. Danke al la biografioj de Holzhaus, Maimon kaj Korĵenkov, nun estas bone sciate ke li estis pioniro de cionismo, sed oni ankoraŭ kredas ke, kiel Paŭlo sur la vojo al Damasko, ial kaj iam li vidis la lumon, forĵuris naciismon kaj konvertiĝis al sennaciismo kaj tutmonda frateco. Sed ankaŭ tio estas legendo.

En 1901 li dissendis al malmultaj judaj intelektuloj la ruslingvan anoniman broŝuron Hilelismo, kiun ĉiu esperantisto devus legi. Tie li skribis : "Oni povas esti popolo sen politika memstareco, sen tero, sen ĉio, kion vi volas, sed oni ne povas esti popolo sen lingvo, ĉar tio ĉi estus rekta logika kontraŭparolo" (p. 54). Eble nur lia persona difino de ’popolo’, sed ankaŭ tiu de Fabián Jiménez estas nur lia. Kiel diris Humpti Dumpti en Trans la spegulo : “Kiam mi uzas vorton, ĝi signifas precize kion mi volas ke ĝi signifu—nek pli nek malpli. La demando estas kiu estu la mastro—jen ĉio.”

Ankaŭ en Hilelismo Zamenhof proponis solvon de la juda demando per reformo de la juda religio kaj alpreno de nova arta lingvo kiel genta lingvo. Se tiu lingvo, samtempe nacia kaj "neŭtrale-homa", ne estis Esperanto, ĝi tamen konkurencus kun ĝi por la rolo de tutmonda lingvo : "Nia idealo ĉiam restos efektiva kunfandiĝo de hebreoj kun popoloj de la tuta mondo, ĉar ni estas konvinkitaj, ke por dissemita hebreeco tra la tuta mondo tio ĉi estas sola kaj la plej bona eliro kaj en tiu ĉi kunfandiĝo, el kiu devus eliri io granda kaj sava por la tuta homaro, enestas tuta misio de la hebrea popolo" (p. 62). Kiam leginta juda esperantisto Abram Kofman plendis kontraŭ la uzo de Esperanto kiel Troj-ĉevalo de ia juda imperiismo, Zamenhof sin esprimis per la famaj vortoj : "Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan." Jes, per sia memkontraŭdira propono pri "kreo de neŭtrala popolo", Zamenhof pretis foroferi la neŭtralecon de Esperanto por ke lia gento ĝuu superecon en internaciaj rilatoj. Nur pro la malvarma akcepto de la juda intelektularo, kiu nek fidis lian utopian ŝovinismon nek volis foroferi siajn proprajn lingvojn jidan kaj hebrean, Zamenhof devis revortumi sian hilelismon kiel homaranismon kaj malfermi ĝin al nejudoj, kun la celo arte krei al si mem novan genton same kiel antaŭe li arte kreis novan lingvon.

Danke al Korĵenkov estas nun sciate, ke en sia parolado en la Dua Universala Kongreso en Ĝenevo, Zamenhof intencis publike elpaŝi kun sia nova kredo kaj legi la Deklaracion de Hilelisto, sed fine malkuraĝis, tiel ke la enkonduka koncepto pri la "interna ideo" de Esperantismo restis malpreciza kaj ĉiel interpretebla. Nun ni scias ke ĝi ne estis alvoko por "kontraŭbatali naciismon", kiel pretendas Fabián Jiménez, sed por fondi "neŭtralan popolon" aŭ supernacian eliton, kvazaŭ kreo de plia gento solvus la problemon pri intergenta diskriminacio. La fiasko de lia propono ne estas surprizinda : alvokoj al kosmopolitismo kutimas esti ne nur ekskluzivaj kaj elitismaj, sed ankaŭ naivaj ; transmetitaj al la problemo pri rilatoj inter seksoj, ili same postulus ke por forigi malpacon kaj diskriminacion inter viroj kaj virinoj la homaro fariĝu senseksa. Sed dum esperantistoj ne konos sian historion kaj sin mem kaj papage ripetos la eluzitajn sloganojn per kiuj ili mem varbiĝis, ili faros naivajn proponojn kaj miros, ke ili estas malatentataj.

Ĉu malgraŭ ĉio ĉi Esperantismo estas savinda ? Mi opinias ke jes, sub la kondiĉo ke oni ĉesu prisilenti la pozitivajn efikojn de naciismo—en nia kazo, la konscio kaj defendo de lingva justeco. Sed tio estas kiel provi konvinki puritanon ke sekso ne estas nur malpuraĵo, kaj ne estas la celo de ĉi tiu artikolo. Ĝi estis refuti la kontraŭkatalunajn antaŭjuĝojn de hispana naciisto, sed lia profunda nescio pri esperantismo ne estis preterebla. Pri Katalunio, eble ni daŭrigu en venonta artikolo.

Publikigita en Heroldo de Esperanto, n-ro 5 (2272), 93-a jarkolekto, p. 3.





Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33