Kataluna Esperanto-Asocio


Artikoloj

Hejmpaĝo > Eldonaĵoj > Artikoloj > La katalunaj esperantistoj

La katalunaj esperantistoj

Socilingvistika trarigardo

Diskonigu

de Hèctor Alòs i Font

Surbaze de enketo inter 98 katalunaj esperantistoj, la esploro, unuflanke, komparas la ecojn de tiu kolektivo kun tiuj de la kataluna socio kaj, aliflanke, analizas la grupon mem kaj la eventualan evoluon de la membroj. La esploro ne subkomprenas, kiel antaŭaj enketoj en aliaj landoj, la membrecon en landa asocio kiel sinonimon de esperantisteco, sed aparte interesiĝas pri la difino de la koncepto “esperantisto” kontrastigante diversajn respondojn. Aliflanke, ĝi provas certigi ekvilibrigitan samplon por eviti deviojn en la rezultoj pro superreprezentiĝo de difinitaj subgrupoj. La rezultoj montras plurajn atentindajn deviojn de la katalunaj esperantistoj disde siaj samlandanoj – aparte pri klereco, politikaj sintenoj kaj okupado de la libera tempo – , kaj samtempe konfirmas la rezultojn atingitajn en aliaj landoj, malgraŭ kelkaj rimarkindaj diferencoj eventuale klarigeblaj pro la nacia kaj lingva minoritateco de la katalunaj esperantistoj.

PDF - 203.5 kb




Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33